Trisetum flavescens
![]() | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Trisetum flavescens
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Trisetum flavescens (L.) P.Beauv. 1812 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Trisetum flavescens, esperante ora aveno, estas malnovarkta specio de plantoj de la subfamilio de Pooideae.
EtimologioRedakti
Trisetum latine signifas tri harojn. Tri haroj estas du pintoj kun unu aristo en la ekstera paleo. Flavescens latine signifas igantan flava.
PriskriboRedakti
Ĝi estas staŭda. Ĝi altas 40–100 cm. Ĝia ligulo estas malgranda. Ĝiaj spiketoj konsistas el po 2-3 floroj kun longaj aristoj. Sub floroj estas malgrandaj haroj. Ĝi formas herbotufojn. Ĝi estas alogama.
ParazitojRedakti
Ergoto fungo parazitas ĝian ovarion[1]. Tranzscheliella hypodytes, Puccinia graminis kaj Puccinia recondita parazitas ankaŭ Trisetum flavescens.
NotojRedakti
- ↑ Les champignons parasites des plantes cultivées G. Viennot-Bourgin 1949
ReferencojRedakti
- Flore complète illustrée en couleurs de France de Suisse et de Belgique, Gaston Bonnier, 1934.
- Flore descriptive et illustré de la France de la Corse et Contrées limitrophes, de Hippolyte Coste, 1937.
Eksteraj ligilojRedakti
- GRIN: Trisetum flavescens Arkivigite je 2009-01-20 per la retarkivo Wayback Machine