La procezo Haber, nomata ankaŭ procezo Haber–Bosch, estas artefarita procezo por nitrogena fiksado kaj ĝi estas la ĉefa industria proceduro por la produktado de amoniako nuntempe.[1] Ĝi estas nomata laŭ siaj inventistoj, nome la germanaj kemiistoj Fritz Haber kaj Carl Bosch, kiu disvolvigis ĝin en la unua duono de la 20a jarcento. La procezo konvertas atmosferan nitrogenon (N2) al amoniako (NH3) pere de reago kun hidrogeno (H2) uzante metalan katalizilon je altaj temperaturoj kaj premoj:

Fritz Haber, 1918
N2 + 3 H2 → 2 NH3     (Δ = −91.8 kJ) => (Δ = −45.8 kJ·moloj−1)

Kvankam la procezo Haber estas ĉefe uzata por produkti sterkon nuntempe, dum la Unua Mondmilito ĝi havigis al Germanio fonton de amoniako por la produktado de eksplodaĵoj, malhelpante la efikon de la komercblokado fare de aliancanoj de nitrato el Ĉilio.

Referencoj redakti

  1. Appl, Max (2005), "Ammonia", Ullmann's Encyclopedia of Industrial Chemistry, Weinheim: Wiley-VCH

Eksteraj ligiloj redakti