Norio

akvorado kun vico de trogetoj sur kontinua ĉeno, kiu levas akvon kaj ĝin elverŝas pli alte

Norio estas akvuma maŝino, akvorado kun vico de trogetoj sur kontinua ĉeno, kiu levas akvon kaj ĝin elverŝas pli alte[1]. Ĝi havas la diametron de 10-20 m kaj ĝi servis ofte la akvoprizorgon de urboj, agroj en la iamaj arabaj kaj aziaj landoj.

La norioj de Hama
Bone videblas la funkcia metodo.

Oni ŝveligis la riveron Orontes en la urbo Hama, meza Sirio, antaŭ la famaj Kvar Norioj.

Piednotoj redakti