Granda malsatego de 1315-1317

La granda malsatego de 1315-1317 (ankaŭ kelkfoje datigita 1315-1322) estis la unua el vico da gravaj krizoj, kiuj trafis Eŭropon komence de la 14-a jarcento. Tiuj katastrofoj, inkluzive de la posta Nigra Morto, kaŭzis milionojn da mortintoj dum longa periodo kaj tiel klare ĉesigis la prosperan periodon de la du antaŭaj jarcentoj.

El la Apokalipso en la Biblia Pauperum, bildigita en Erfurt je la periodo de la granda malsatego.

Pro malbona vetero printempe de 1315, malsukcesaj rikoltoj daŭris dum la tuta jaro 1316, ĝis la somero de 1317.

Vidu ankaŭ redakti