Ĉevala jungilaroharniso estas tipo de rimenoj kiu permesas al ĉevalo aŭ alia ekvedo tiri variajn ĉevaltiratajn veturilojn kiaj kaleŝo, ĉarosledo. Harnisoj povas esti uzataj ankaŭ por ligi animalojn al aliaj ŝarĝaj veturiloj kiaj plugilo aŭ kanalboato.

Kompleta jungilaro

Estas du ĉefaj kategorioj de ĉevalaj harnisoj, "brustorimenaro" aŭ "brustokolumo" desegnas kaj la kolumon kaj la rimenaron. Por malpeza laboro, kia konkurencoj de ĉevalmontrado kie oni uzas malpezajn aŭ nenian ĉaron, harniso bezonas nur brustokolumon. Ĝi povas esti uzata nur por malpeza tirado, ĉar ĝi lokigas la pezon de la ŝarĝo sur la sternumo de la ĉevalo kaj sur la ĉirkaŭo. Tiu ne estas la plej forta skeleta areo; ankaŭ pezaj ŝarĝoj povas premi la trakeon kaj malpliigi la aerdisponeblon de la ĉevalo.

Male, la kol-rimenara harniso lokigas la pezon de la ŝarĝo sur la ĉevalaj ŝultroj, kaj sen limigo al la aerdisponeblo. Por peza tirado, la harniso devas inkludi ĉevalkolumon por permesi al la animalo uzi sian tutan pezon kaj forton.

Harniseroj desegnitaj por aliaj animaloj (kiaj la jugo uzita ĉe oksoj) ne taŭgas por ĉevaloj kaj ne permesus al ili labori efike.