La ekonomian terminon areoproduktiveco, aŭ area produktiveco, oni uzas en podetala komerco kaj en agrikulturo. Ĝi mezuras la kvocenton de enspezo, vendosumospezo laŭ la uzata areo.

Areproduktiveco en la komerco redakti

En la podetala komerco oni difinas la areproduktivecon kutime kiel vendosumo po m² magazena areo je jaro. Kvankam ofte uzata en la komerco la esprimo ne estas preciza. Pli precize estus paroli pri area povumo.

La area povumo dependas forte de la situo de la vendejo kaj la ekonomibranĉo. En industriaj landoj la longjara evoluo montras pli fortan kreskon de la vendeja areo ol la vendosumo. Tial la area povumo aŭ arepoduktiveco sinkas. Ekzemple en Germanio la areproduktiveco de 3.300 eŭroj en 2009 sinkis al 2.900 eŭroj en 2010.

Areproduktiveco en agrikulturo redakti

La termino areoproduktiveco signifas en agrikulturo la rikoltita kvanto pro certa areo - ĝenerale oni indikas la rikoltaĵon en decitunoj je hektaro. La areproktiveco estas altigebla ekzemple per uzo de sterkaĵoj, irigacio, drenado, altrikoltaj bredaĵoj aŭ nitrogenkolektantaj plantoj, ekzemple lupenoj dum la novalo. Ĉe intense uzataj agrikulturaj areoj la areproduktivecon garantias ĉefe la alterna kultivado. Pro unuflanka mastrumado (monokulturoj) rapide estiĝas grava malkresko de la rikolokvanto.

La areprouktiveco havas firman rilaton al laborproduktiveco.