Spezo laŭ PIV estas operacio, per kiu monsumoj estas transigataj de unu kaso al alia, de unu konto al alia kaj simile. Spezoimposto sekve estas imposto, kiu en kelkaj landoj estas kalkulata ne laŭ la profitoj de firmo, sed laŭ la sumo de ties spezoj. Firmoj kutime destinas parton de sia kapitalo (la spezokapitalon) kovri la regulajn aĉetojn kaj vendojn. Antaŭspezo estas sumo, kiun oni spezas provizore antaŭ la konkludo definitiva de la negoco.

Monsumoj venantaj de ekstere al la konto de firmo, privatulo aŭ familio, nomatas enspezoj, kaj responde monsumoj pagataj el la propra konto al aliulo nomatas elspezoj.