Ĉasbestoj

(Alidirektita el Ĉasbirdo)

Ĉasbestoj nomiĝas la sovaĝaj bestoj, kiuj laŭ la koncernaj leĝoj rajtas esti mortigataj dum ĉasado. Principe ĉasbestoj vivas en natura libereco kaj ne havas posedanton. Ĉasbestoj diferenciĝas de aliaj sovaĝaj bestoj pro tio, ke homoj havas klaran ekonomian intereson pri ili, ĉar la manĝebla viando, la felokornoj estas valoraj, aŭ ke ili konkurencas kun la homoj pri manĝaĵo. Ĉie en la mondo ekzistas leĝoj, kiuj reguligas, kiu rajtas ĉasi kiujn bestojn, kie kaj kiam.

juna cervo

Hodiaŭ la ĉasbestoj (krom ĉe la malmultaj restintaj ĉasaj popoloj) ludas nur malgrandan rolon en la nutrado de la homoj: ekzemple en Germanio dum la jaro 2003 konsumiĝis averaĝe 900 gramoj da ĉasbesta viando po loĝanto, dum la averaĝa homo statistike entute konsumis 60,8 kilogramojn da viando.

El la valora ledo de la felo de cervedoj kaj bovedoj sukcese produktiĝas ledaj vestaĵoj. Varmaj felaj manteloj el la dika felo de rabobestoj en centra Eŭropo ne bone vendiĝas.

Cervoj kaj aproj ankaŭ kultiviĝas agrikulture, do en fermitaj arbaraj areoj, kun la celo bredi la bestojn kaj havigi kaj manĝablan viandon kaj ledon.

Vidu ankaŭ redakti