Heĝkamparo estas tipo de kamparo, kie la kampoj estas ĉirkaŭbaritaj de heĝoj ĉu malaltaj, kiel en Normandio, ĉu altaj kaj plantitaj sur terolevaĵoj, kiel estis en Bretonio. Tiuokaze la vojoj inter la kampoj ŝajnas kiaj duonenfositaj kaj nomatas kavpadoj, kaj la pejzaĝa videblo kaj atingpovo estas preskaŭ nula.

Heĝkamparo rimarkinde karakterizas Anglion depost la Enclosure-movado.

Dum disvolviĝo de intensa agrikulturo oni forelradikis plejparte de la heĝoj kaj foje regionoj preskaŭ tute perdis sian heĝkamparan aspekton, ekzemple en Bretonio (post forigo de heĝoj okazas nun katastrofaj subakvegoj), sed heĝoj multflanke utilas ekologie kaj por bremso kaj stokado de pluvakvoj, kaj por biodiverseco, kaj por protekto kontraŭ vento, kaj por la produktiveco mem de la kampo.

Vidu ankaŭ redakti