Agrikultura socio estas socio kies ekonomio baziĝas sur terkultivado. Tio signifas ke terkultivado estas la ĉefa fonto de riĉo, kvankam ankaŭ aliaj formoj de laboro normale ekzistas. Ili kutime evoluas el ĉas-kolektaj kaj hortikulturaj socioj kaj el ili povas evolui industriaj. Agrikulturaj homaj socioj ekzistas en diversaj lokoj de la mondo de antaŭ 10 000 jaroj. Ili estas la plej bone atestita sociekonomia strukturo en la historia registraro, kompare al ĉas-kolektaj socioj, kiuj abundis sed normale ne evoluigis skribsistemojn, kaj industriaj, kiuj produktas abundajn registrojn sed ekekzistis nur lastatempe.

Antikva egipta pentraĵo pri agrikulturo (ĉ. 1200 a. K.).

Historio redakti

Agrikulturiĝo redakti

 
La Araba Agrikultura Revolucio, komenciĝanta en Al-Andalus (islama Hispanio), transformis agrikulturon per plibonigitaj teknikoj kaj la disvastigo de kultivaĵoj.

La transiro al agrikulturo, nomata Neolitika Revolucio, okazis sendepende plurajn fojojn. Hortikulturo kaj agrikulturo kiel homaj vivmanieroj evoluis unue antaŭ 10 000 ĝis 8 000 jaroj en la Fekunda Duonluno de Sudokcidenta Azio[1] La kaŭzoj de la evoluo de agrikulturo estas debatataj, sed eble inkludis klimatan ŝanĝon aŭ la deziron akumuli profitan kvanton da nutraĵo por konkurenca donacado.[2] Tiu evoluo certe okazis tra longa transira periodo, kiam iuj plantoj estis kultivataj kaj aliaj kolektataj en la sovaĝejo. Krom en la Fekunda Duonluno, agrikulturo aperis jam ĉirkaŭ 6800 a.K. en Orienta Azio (rizo) kaj pli malfrue en Centra kaj Suda Ameriko (maizo kaj kukurbo). Malintensa agrikulturo verŝajne sendepende evoluis ankaŭ en Hindujo (rizo) kaj Sudorienta Azio (taro).[3] Tamen kompleta dependo de aldomigitaj plantoj kaj bestoj, kun nutre sensignifa kontribuo de sovaĝajoj en la dieto, verŝajne ne okazis antaŭ la Bronzepoko.

Agrikulturo permesas loĝdenson multe pli grandan ol ĉas-kolektado kaj akumuladon de produktoj por uzi vintre aŭ vendi kontraŭ profito. La eblo de agrikulturistoj nutri grandan nombron de homoj, kies agado ne rilatas al materiala produktado, estis ĉeffaktoro en la ekesto de pli kompleksa socia strukturo kun fakoj, evoluinta teknologio, sociaj hierarkioj, malegalo, kaj permanentaj armeoj.

En agrikulturaj socioj, la rilato inter medio kaj socia komplekso malplisimpliĝas. Unu teorio estas ke agrikulturistoj pli regas sian vivmedion kaj estas malpli regataj de ĝi, do iliaj teknikaj trajtoj estas malpli determinataj de naturo[4] Alia malsama teorio estas ke agrikulturoj fariĝas pli grandaj kaj la kostoj de vara kaj homa transporto malpliiĝas, do la sociaj karakteroj malpli dependas de loka medio sed integrigas naturan influon de pli granda kaj diversa regiono.[5] Sed mediaj faktoroj ankoraŭ grave rolas en la strukturo kaj historio de agrikulturaj socioj. Ekzemple, la grando de politikaj unuoj dependas de la facilo de transportado, grandaj urboj pli ofte aperos ĉe komercaj vojnodoj, kaj la demografia historio de socio estas influata de malsanoj.

Ĝis la lastaj jardekoj fakuloj rigardis la transiron al agrikulturo kiel nepre progresa: oni lernis ke planti semojn kreskigas plantojn, kio pliebligis nutri sin, kio estigis pli grandajn loĝantarojn, fiksitajn bienajn kaj urbajn loĝejojn, pli abundan libertempon, kaj tial fakiĝon, skribadon, teknologian progreson, kaj civilizecon. Nun estas klare ke la adopto de agrikulturo okazis malgraŭ iom da malavantaĝoj. Arkeologiaj esploroj montris ke sano plimalboniĝis en populacioj kiuj ekkultivis cerealojn, reatingonte sian antaŭan nivelon nur en la moderna epoko. Oni povas atribui tion parte al la disvastiĝo de infektoj en densaj urboj, sed precipe al malpliboniĝo de dieta kvalito kiu akompanis intensan kultivadon de cerealoj.[6] Multaj socioj restis ĉas-kolektaj ĝis tre lasta tempo, konsciante pri la ekzisto kaj metodoj de agrikulturo, sed malvolante praktiki ĝin. Multaj teorioj estas proponitaj pri faktoroj kiuj estus devigintaj onin ekpraktiki agrikulturon, ekzemple media aŭ loĝnombra premo.

Industriiĝo redakti

 
Uzo de teknikaj rimedoj en la moderna terkultivado: draŝrikolta maŝino ĉe rikolto de tritiko.

Industriaj socioj, difinitaj kiel socioj, el kies socianoj malpli ol duono okupiĝas rekte pri agrikulturo aŭ ĉas-kolektado, komencis aperi pro la Komerca kaj Industria Revolucioj kiuj ekis en la mediteraneaj urbocivitoj inter 1000 kaj 1500, fine de la Mezepoko.[7] La komencaj evoluoj situis ĉirkaŭ norda Italujo, en la urbocivitoj Venecio, Florenco, Milano, kaj Ĝenovo. Jam ĉirkaŭ 1500, kelkaj el tiuj urbocivitoj verŝajne plenumis la kriterion, ke pli ol duono de la socianoj praktiku neagrikulturan profesion, kaj fariĝis socioj komercaj. Tiuj civitoj estis malgrandaj kaj forte urbaj, importis multe da nutraĵo, kaj fariĝis komercaj kaj fabrikaj centroj ĝis grado tre malsimila de tipaj agrikulturaj socioj.

Sekvis kaj ankoraŭ daŭras la evoluo de industria teknologio, la apliko de mekanikaj energifontoj al ĉiam pliiĝantaj produktaj taskoj. Ĉirkaŭ 1800 la agrikulturistaro de Britujo estis malkreskinta ĝis proksimume triono de la loĝantoj.[8] Meze de la 19-a jarcento ĉiuj landoj de Okcidenta Eŭropo kaj Usono en Ameriko havis pli ol duone neagrikulturan loĝantaron.[9] Tamen la Industria Revolucio tute ne komplete anstataŭigis agrikulturajn sociojn per industriaj. Efektive, ankoraŭ nur malplimulto de la homaro apartenas al industria socio, kvankam la plejparto de agrikulturaj socioj akiris agnoskendan industrian sektoron.

La praktiko de selekta plantoplibonigo, plibonigita mastrumo de grundaj nutrosubstancoj, kaj pliefikigita kontraŭbatalado de trudherboj ege pliigis poareajn produktadon. Mekanizado, aparte la ekuzo de traktoroj, samtempe malpliigis la bezonon de laboristoj por la malfacilaj taskoj de semado, rikoltado, kaj draŝado. Tiuj taskoj iĝis fareblaj kun rapido kaj skalo apenaŭ imageblaj antaŭ mekanizo. La teknikaj progresoj rezultigis pliefikiĝon de agrikulturo, kiu malpliigis la proporcion de la loĝantaro, kiu devas labori en agrikulturo por nutri la ceteron. Tamen malpli riĉaj landoj ĝenerale havas malpli altan produktadon ol riĉaj ĉar mankas la plej progresintaj scienca, kapitala, kaj teknologia bazoj. Pli da homoj tutmonde okupiĝas pri agrikulturo ol io alia kiel ĉefa ekonomia aktiveco, kvankam ĝi konsistigas nur 4% el la tutmonda malneta produktado.[10]

Demografio redakti

La precipa demografia sekvo de agrikulturiĝo estis daŭrigo de jam ekzistanta tendenco al plidensiĝo de la loĝantaro kaj pligrandiĝo de loĝocentroj. Tamen, la kaŭza ligo kun kresko de vilaĝoj estas pli sekure asertebla ol kun la ĝenerala kresko de loĝdenso. Brutoj konkurencas kun homoj por la samaj nutraĵoj, do ties aldomigo kontraŭefikis al plidensiĝo, kaj en iaj naturmedioj evoluinta hortikulturo ebligas nutri pli da homoj en kvadrata kilometro ol agrikulturo.[11]

Sen konsidero de eventuala efiko al averaĝa loĝdenso, agrikulturo permesis pli urban populacion ol hortikulturo pro du kaŭzoj. Unue, la averaĝa produktado de laboristo kreskis, do pli da homoj estis liberigitaj por urbaj fakokupoj. Due, ebliĝis pli bona transportado kaj tere kaj mare, per kiu urboj de miliono aŭ pli da loĝantoj povis provizi sin, interalie Romo, Bagdado, kaj la ĉinaj ĉefurboj. Romo, ekzemple, importadis grenon kaj aliajn pograndajn varojn per mara transportado sur Mediteraneo el Sicilio, Nord-Afriko, Egiptujo, kaj Gaŭlujo por nutri loĝantaron eĉ laŭ modernaj normoj grandan.[12]

La populacioj de agrikulturaj socioj fluktuadis ĝis konsiderinda grado sub kaj super la malrapide kreska tendenco pro malsategoj, epidemioj, kaj politika malpaco. Ŝajne almenaŭ la pintaj loĝdensoj estis tiel altaj, ke ne eblus okupi ĉiujn socianojn per produkta laboro je tiutempe ekzistanta teknologio.[13] Sekvis maltusaj krizoj, maltrodungo, kaj malpliboniĝo de vivkvalito por kamparanoj kaj malaltaklasaj urbanoj.

Socia strukturo redakti

En tipaj agrikulturaj socioj, sociaj klasoj estas ekstreme distingitaj kaj socia moveblo mankas.[14] Ĉar tero estas la ĉefa fonto de riĉo, sociaj hierarkioj evoluas surbaze de terposedo. La sistemo de sociaj tavoloj estas dominata de tri paralelaj kontrastoj: inter la rega klaso kaj la homamasoj, inter la urba malplimultoj kaj la kampara plimulto, kaj inter la klera malplimulto kaj la malklera plimulto. Tio rigidigas kulturan dividon inter la elito kaj la malelito de agrikultura socio pli grandan ol ĝia malsamo de aliaj agrikulturaj socioj.[15]

Le terposedanta tavolo tipe kunigas regajn, militajn, kaj religiajn instituciojn por pravigi kaj trudi sian dominon, kaj kreas kompleksajn fasonojn de konsumado. Sklaveco, servuteco, aŭ peoneco ofte trafas la primarajn produktantojn. Registoj mastrumas sian regejon ne nome de komuna bono or aŭ publika intereso, sed kiel propraĵon pri kiu ili rajtas laŭvole disponi.[16] Kastosistemoj kiel la barata estas tipaj de agrikulturaj socioj kaj gvidas rigidan senton de devo kaj disciplino. La valorigo de persona libero en la moderna Okcidento okazis kiel reago kontraŭ la kruta kaj rigida tavolsistemo de agrikulturaj socioj dum la la transiro de tiaj socioj al industriaj.[17]

Ekologio redakti

En agrikulturaj socioj la ĉefa energifonto estas planta biomaso. Tial ili, kiel ĉas-rikoltaj socioj, dependas de naturaj fluoj de energio deveninta de la Suno. Iliaj karakteroj estas dependo de eksteraj energiaj fluoj, malalta energidenso, kaj malmulta transformeblo inter formoj de energio.[18] Energio radiita de la suno estas kaptata kaj ŝanĝata en kemian formon primare de planta fotosintezo. Homoj havigas al si la energion de la plantoj aŭ prilaborante ilin aŭ post sekundara transformo fare de bestoj. Malsame de ĉas-kolektistoj, agrikulturistoj utiligas regadon de la naturaj energifluoj kiel sian bazan strategion. Tiucele ili kultivas vivajn organismojn, kiujn ili transformas en nutraĵojn, laborilojn, kaj konstrumaterialojn. Krome, mekanikaj aparatoj povas esti uzataj por utiligi la energion de ventaj aŭ akvaj fluoj. La kvanto de uzebla energio estas limigita pro la energia maldenso de suna radiado kaj la malefikeco de teknologio.

Por pliigi produktadon, agrikultura socio devas aŭ pliintensigi ĝin aŭ ekhavi pli da tero por plivastigi sin. Plivastiĝo povas okazi per okupo de tero loĝata de aliaj homaj komunumoj aŭ per alproprigo de ekologiaj niĉoj apartenantaj al aliaj specioj. Agrikulturajn sociojn limas malpliiĝa marĝena utileco, ĉar la plej kultiveblaj teroj kutime estas jam kultivataj, do ĉe plivastiĝo oni devas okupi ĉiam malpli bonajn.[19]

Agrikulturismo redakti

Agrikulturismo plej ofte signifas socian filozofion kiu konsideras agrikulturan socion valore supera al industria kaj laŭdas la simplecon de kampara vivo kontraste al la komplekso kaj kaoseco de urba industria vivo.[20] Oni idealigas agrikulturiston kiel memsufiĉan kaj memstaran kontraste al dungito, kiu estas vundebla kaj malpropra en modernaj socioj. Plie, agrikulturismo kutimas ligi terkultivadon kun moraleco kaj spirita vivo kaj urban vivon, kapitalismon, kaj teknologion kun perdo de memstaro kaj digno kaj flegado de malvirto kaj malforto. La kunlaboremeco de agrikultura komunumo konsideriĝas modela socio.

Agrikulturismo estas simila sed ne sama al rekamparaniĝismo. Agrikulturismo fokusiĝas pri la fundamenteco de terkultivaj bonaĵoj, komunumoj de malpli vasta ekonomia kaj politika skalo ol en moderna socio, simpleco de vivo, kaj malakcepto de lastatempaj sociaj kaj ekonomiaj evoluoj kiujn aliaj rigardas kiel progresajn.[21] Ĝi ne estas industria, specialiĝinta, grandaskala kultivado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Johnson, A. W. 2000. The Evolution of Human Societies, 15-16.
  2. Brown, D.E. 1988. Hierarchy, History, and Human Nature, 27.
  3. Johnson, A. W. 2000. The Evolution of Human Societies,53.
  4. Langlois, S. 2001. Traditions: Social, 15831.
  5. Thompson, Paul B. 2010. The Agrarian Vision, 10.
  6. Cohen, M. N. 1989. Health and the rise of civilization, 67-75.
  7. Renfrew, C. (ed.) 1993. The Explanation of Culture Change, 80-93.
  8. Pryor, F. L., 2006, The Adoption of Agriculture, 879-97.
  9. Johnson, A. W. 2000. The Evolution of Human Societies, 187.
  10. Thompson, Paul B. 2010. The Agrarian Vision, 23.
  11. Pryor, F. L., 2006, The Adoption of Agriculture, 896.
  12. Barth, F. 2001. Features of Person and Society under Agrarianism, 53-54, 57.
  13. Pryor, F. L., 2006, The Adoption of Agriculture, 879-97.
  14. Langlois, S. 2001. Traditions: Social, 15830.
  15. Brown, D.E. 1988. Hierarchy, History, and Human Nature. 78-82.
  16. Lenski, Gerhard and Patrick Nolan. 2010. "The Agricultural Economy," 35-37.
  17. Brown, D.E. 1988. Hierarchy, History, and Human Nature, 112.
  18. Thompson, Paul B. 2010. The Agrarian Vision, 24.
  19. Thompson, Paul B. 2010. The Agrarian Vision, 31-33.
  20. Barth, F. 2001. Features of Person and Society under Agrarianism,76 .
  21. Barth, F. 2001. Features of Person and Society under Agrarianism, 77.

Bibliografio redakti

  • Barth, F. 2001. Features of Person and Society under Agrarianism: Collected Essays. London: Routledge & Kegan Paul.
  • Brown, D.E. 1988. Hierarchy, History, and Human Nature: The Social Origins of Historical Consciousness. Tucson: University of Arizona Press.
  • Cohen, M. N. 1989. Health and the Rise of Civilization. New Haven: Yale University Press.
  • Johnson, A. W. 2000. The Evolution of Human Societies: from Foraging Group to Agrarian State. Stanford: Stanford University Press.
  • Langlois, S. 2001. "Traditions: Social." In Neil J. Smelser and Paul B. Baltes, Editors, International Encyclopedia of the Social & Behavioral Sciences, Pergamon, Oxford, 15829-15833.
  • Lenski, Gerhard. "Agrarian Societies [Parts I & II]." In Power and Privilege: A Theory of Social Stratification, 189-296. 1966. Reprinted, Chapel Hill: University of North Carolina Press, 1984.
  • Nolan, Patrick, and Gerhard Lenski. 2014. “The Agricultural Economy.” In Human Societies: An Introduction to Macrosociology, 156-201. 12th ed. New York: Oxford University Press.
  • Pryor, F. L. 2006. "The Adoption of Agriculture: Some Theoretical and Empirical Evidence." American Anthropologist 88:879-97.
  • Renfrew, C. (ed.) 1993. The Explanation of Culture Change. Pittsburgh: University of Pittsburgh Press.
  • Thompson, Paul B. 2010. The Agrarian Vision: Sustainability and Environmental Ethics. Lexington: University of Kentucky Press.