Komuna Agrikultura Politiko

La Komuna Agrikultura Politiko (KAP) estas sistemo por la agrikultura branĉo de la Eŭropa Unio kaj kiu donas 44% de la EU-a financaj eldonoj (€43 miliardoj). Tiu politiko garantias minimuman prezon por la produktistoj kaj direktan apogon en formo de subvencioj (protektismo). La multekostan sistemon kritikas Britio, kiu volas malpliigi la subvenciojn. Inter la unuaj paŝoj estas la malpliigo de la subvencioj je la sukero en 2005, laŭ premo de la WTO.

Historio redakti

Sektoroj apogitaj per KAP
La komuna agrikultura politiko influas la sekvajn agrikulturajn produktojn

La estigo de komuna agrikulturala politiko estis proponita en 1960 far Eŭropa Komisiono. Tio sekvis la subskribon de la Traktato de Romo en 1958, kiu estigis Komunan Merkaton.

Oni skizis en 1962 ĝeneralajn direktojn de KAP kaj la 3 principoj:

  • markta unuo
  • komunuma preferado
  • financa solidareco

Oni aldonis dum la jaroj kiel celon ankaŭ la rezervon de la provinca vivformo, la vilaĝo, la elvolviĝon de ekologia mastrumado ktp.

Kritiko redakti

Oni kritikas la KAP-sistemon, ĉar tio perfortas la merkatajn rilatojn kaj malpermesas la eksporton el malriĉaj landoj, eĉ helpas eksporti al malriĉaj landoj helpe de grandaj eksportaj subvencioj.

En la Human Development Report 2003 aperis, ke en 2000 la averaĝa laktobovo en la EU ricevis $913 en subvencoj, kompare al la averaĝa $8 je persono en Sub-Sahara Afriko. Oni diris en 2005, ke la subvencio sufiĉus perfluge liveri la bovojn al Tajlando.

La KAP preferas la agrikulturajn landojn kiel Francio, Hispanio, tiel en 1984 Britio akiris daŭran repagon el la enpagita monsumo. En 2005 Britio deklaris, ke oni necesas malpliigi la subvenciojn, ĉar estas ridinde, ke plimulto de la buĝeto iras al la agrikulturo kaj apenaŭ el la mono al esploroj.

En 2005, 60 % de la apogoj ricevas grandaj nutraĵindustriaj entreprenoj. En Hispanio, la 7 plej grandaj bienoj ricevas samon kiel 12.700 komune. Pliaj apogitoj (2005): reĝino Elizabeta la 2-a, princo Alberto de Monako, Mariann Fische Boel, la dana agrarkomisiito de la EU, ktp., la firmaoj Heineken, Nestlé, BASF, Philip Morris.