Blazono de la Centr-Afrika Respubliko

ŝtata blazono

La ŝtata blazono de la Centr-Afrika Respubliko estas en uzo ekde la 15-a de julio 1963, post kiam la ŝtato Centr-Afrika Respubliko en 1960 ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Ekvatora Franca Afriko.

Blazono de la Centr-Afrika Respubliko
La blazono de la Centr-Afrika Respubliko
La blazono de la Centr-Afrika Respubliko
Lando:  Centr-Afrika Respubliko
Uzata ekde: la 17-a de majo 1963
vdr

Simbologio redakti

La blazono de la Centafrika Respubliko konsistas el ŝildo en la centro, kun du flagoj ĉe ĝiaj finoj, kaj suno brilanta sur la ŝildo. Sub kaj super la ŝildo estas ornamadoj, kaj sub la ŝildo ankaŭ estas medalo.

La granda blazono centre bildigas centran blazonŝildon, supre la moton "Zo kwe zo" en la sangoa lingvo, kiu signifas "homo estas homo" aŭ "popolo estas popolo", kaj ambaŭflanke flankiĝas per la flago de la Centr-Afrika Respubliko.

La kapo de elefanto kaj la baobabo simbolas la karakteron kaj la kuraĝon de la lando. En la centro de la blazono, la ora stelo sur la mapo de Afriko simbolas la lokon de la Centafrika Respubliko. La mano (malsupre dekstre) estis la simbolo de la reganta partio MESAN, kiam la simbolo estis adoptita en 1963.

La simboleco pri la koloroj de la ŝtata flago, pri kiu pli detale eblas legi en ties artikolo, kaj ankaŭ la moto "Zo kwe zo" en la sangoa lingvo esprimas deziron pri la unueco de ĉiuj popoloj de la mondo, kaj pli precize de ĉiuj afrikaj popoloj.

Vidu ankaŭ redakti