Malfermi la ĉefan menuon

Mbomou

Situo de la prefektujo Mbomou en la Centr-Afrika Respubliko

Mbomou estas unu el la 14 prefektujoj de la Centr-Afrika Respubliko. Ĝi havas limon kun Demokratia Respubliko Kongo. La ĉefurbo de Mbomou estas Bangassou, kaj proksime al Bangassou troviĝas akvofalo Kembe ĉe la rivero Kotto. La prefektujon estras s-ro Remy Sem Ndouto.

Ĝi havas popolnombron de 132.740 (laŭ censo de 2003) kaj kovras areon de 61.150 km² - kio estas loĝantara denseco po nur 2,2 homoj/km².