La Franca Komunumo (france Communauté française) estis la politika unio, kiu en 1958 anstataŭis la Francan Union, kiu mem estis ido de la franca kolonia imperio. Ĝia ekzisto estis inkludita en la franca konstitucio de 1958. La membroteritorioj, eksaj francaj kolonioj, ĝuis signifan aŭtonomion, kaj Francio kontrolis nur monon, defendon, eksterlandajn aferojn kaj nacian sekurecon.

Kiam la Komunumo estis fondita, Charles de Gaulle precizigis, ke ĉiuj membroj finfine havus la eblecon peti kompletan sendependiĝon. Krom Gvineo, kiu rifuzis aniĝi per referendumo en 1958, ĉiuj aliaj francaj teritorioj de subsahara Afriko aniĝis al la nova Komunumo. Ili ĉiuj obtenis sendependiĝon en 1960.