Centr-Afrika Imperio

La Centr-Afrika Imperio (france Empire Centrafricain) estis la nomo de la nedaŭra, memproklamita aŭtokrata monarkio, kiu anstataŭis la Centr-Afrikan Respublikon kaj estis sekve reanstataŭita per restarigo de la respubliko.

Centr-Afrika Imperio
4-a de decembro 1976 – 20-a de septembro 1979

historia lando • suverena ŝtatolando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La imperio naskiĝis, kiam Jean-Bédel Bokassa, prezidanto de la respubliko, deklaris sin la 4-an de decembro 1976 kiel la imperiestro Bokassa la 1-a. Bokassa elspezis la ekvivalenton de pli ol 20 milionoj da dolaroj, tio estas unu kvarono de la nacia jara enspezo, por sia kronigceremonio. La monarkio estis aboliciita kaj la nomo "Centr-Afrika Respubliko" reaperis la 20-an de septembro 1979, kiam Bokassa estis eksigita de puĉo subtenita de Francio.

La flago de Centrafriko ne ŝanĝis tra la imperia periodo, kvankam ja ekzistis imperia flago por la persona uzo de Bokassa.