La azandeoj vivas en la nordo de Centra Afriko. Ilia nombro estas taksata (depende de la fonto) unu ĝis kvar milionoj.

Azandeoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Ili vivas precipe en la norda Demokratia Respubliko Kongo (provinco Supera Zairio), en la suokcidento de Sudano (je la bordoj de la rivero Ueleo) kaj en la sudorienta parto de Centrafrika Respubliko (distriktoj Rafaio, Zemio kaj Obo). De 1860 ĝis proksimume 1912 ili formis memstaran sultanaton, kiu estis unu el la lastaj antaŭkoloniaj regnoj de Centara Afriko.

La azandea lingvo apartenas al la adamava-ubangia lingvogrupo.

La plej multaj azandeoj apartenas al naturreligio kaj kredas je magio kaj sorĉado. Magio kaj sorĉado ĉe la azandeoj prezentas gravan parton de ilia vivo kaj de ilia vivkompreno.

Origino de la nomo redakti

Azandeoj (azande) signifas homoj, kiuj posedas multan landon kaj rilatas al ilia historio kiel konkerintoj, kiuj en antaŭa tempo regis grandajn partojn de la hodiaŭa Sudano.

Literaturo redakti

  • E.E. Evans-Pritchard: Hexerei, Orakel und Magie bei den Zande, Suhrkamp Verlag, 1978 (en la germana havebla en kurtigita versio)
  • E.E. Evans-Pritchard: *Witchcraft, Oracles, and Magic among the Zande, Erste Auflage 1937

Eksteraj ligiloj redakti