Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri domajno de plej alta nivelo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Me.

.me estas nacia domajno de plej alta nivelo por Montenegro.

.me
Fondita en 2008
Speco Nacia domajno de plej alta nivelo
Statuso Aktiva
Administranto domain.me (doMEn)
Iniciatinto Registaro de Montenegro
Limigoj Neniuj
Retpaĝaro www.domain.me
WHOIS-servilo whois.nic.me
DNSSEC jes
vdr

Registrado estis lanĉita la 17an de julio 2008 je 15:00 UTC[1].

Historio redakti

Nova domajno estis provizita al Montenegro la 24an de septembro 2007, post kiam en 2006 la lando dedividiĝis de Serbio, pro kio la domajno .yu malaktualiĝis.

En la tago, kiam la domajno iĝis disponebla por registrado, estis registritaj 20000 domajnaj nomoj en la zono .me.

Laŭ la stato je la 27a de decembro 2011 la serĉilo Google respondas la demandon site:.me per 878 000 000 rezultoj.

Ĉar la nomo de la domajno koincidas kun la angla vorto me (kiun eblas traduki kiel "al mi", "min", "mi"), la domajno estas ege populara[2]. En la nuna tempo ekzistas tiaj adresoj de retejoj kiel about.me ("pri mi"), present.me ("prezentu al mi"), keep2.me ("retenu por mi"), ktp.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti