Masakro de Koniuchy

Masakro de Koniuchy okazis la 29-an de januaro 1944, kiam sovetaj kaj judaj partizanoj atakis la vilaĝon Koniuchy (hodiaŭ en Litovio, antaŭe en la Dua Pola Respubliko) bruligante plimulton da domoj kun ties loĝantoj kaj murdante ne malpli ol 38 ties polajn virojn, virinojn kaj infanojn (la plej juna aĝis 2 jarojn). Almenaŭ dekkelkaj estis grave vunditaj, de kiuj unu poste mortis. Antaŭ la atako loĝis en ĝi ĉirkaŭ 300 poloj en ĉ. 60 domoj. Sovetaj partizanoj pli frue jam ofte rabis manĝojn, vestaĵojn kaj brutaron, tial la loĝantoj organizis malgrandan volontulan memdefendan taĉmenton.

La masakron en Koniuchy esploras Instituto pri Nacia Memoro laŭ peto de Kongreso de Kanada Pola Diasporo el februaro 2001. Oni jam fiksis ke la atakon de kvar mondopartoj faris samtempe sovetiaj diversnaciecaj partizanaj taĉmentoj, kiuj kvartiris en Rudnicka Praarbaro: "Morto al faŝistoj" kaj "Margirio", enirantajn en Vilna Brigado de Litova Stabo de Partizana Movado, kaj "Morto al okupanto", eniranta en Kovna Brigado. Al la taĉmentoj apartenis rusoj kaj litovoj, plimulton de la taĉmento "Morto al okupanto" konsistis judoj kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo, kiuj fuĝis de internigejoj. Juda taĉmento nombris 50, kaj rusaj-litovaj taĉmentoj ĉ. 70 personojn. Komandantoj estis Jakub Penner kaj Samuel Kaplinsky. Laŭ unu el atakintoj, Chaim Lazar, celo de la operaco estis ekstermo de la tuta loĝantaro kune kun infanoj kiel ekzemplo por timigi ceterajn vilaĝojn. Laŭ priesploro de Kanada Pola Kongreso, kiu estis bazo por plua enketado, la nombro de mortigitoj estis pli granda (ĉ. 130).

La atako al Koniuchy kaj murdo de tiea civila loĝantaro estis la plej granda el vico da similaj kampanjoj en 1943 kaj 1944 farataj de sovetiaj partizanaj taĉmentoj en Praarbaroj Rudnicka kaj Nalibocka (ekz. masakro de Naliboki).

Maje 2004 en Koniuchy oni malkovris monumenton al la memoro de la viktimoj, enhavanta 34 fiksitajn nomojn.

En postmilitaj prilaboraĵoj, surbaze de priskriboj de judaj partoprenantoj de la atako (ekz. de Izaak Chaim kaj Chaim Lazar), oni ofte informis pri murdo de ĉiuj 300 loĝantoj, kaj ankaŭ pri bataloj kun germana taĉmento (en aliaj fontoj kun litova polico). Tamen postaj esploroj ne konfirmis ĉeeston de germanoj aŭ policanoj en la vilaĝo, kaj ankaŭ kontraustaris tezon, ke ĉiuj pereis (parto de la loĝantaro fuĝis de la masakro kaj transvivis la militon).

Senrespondeco pri la masakro redakti

Genrikas Zimanas vel Gienrich (Henoch) Ziman, pseudonomo "Jurgis", kiu komandis la tutan atakon, postmilite en Pola Popola Respubliko estis distingita per Virtuti Militari. "Partizanoj", kiu faris la muron, plejparte fuĝintoj de Vilna geto post la milito translokiĝis al Pollando, kie estis senpuneblaj. Komandanto de judaj taĉmentoj en Praarbaro Rudnicka estis Abba Kovner, konsiderata unu el la plej grandaj herooj de la juda rezista movado en Eŭropo. Oni jam enketis 63 atestantojn loĝantaj en Pollando, Litovio, Belorusio kaj Israelo kaj ricevis multe da arkivaj dokumentoj. Neniu tamen publikaĵo de Instituto pri Nacia Memoro aperis.

Bibliografio redakti

  • Cohen R., 2000 : The Avengers. Alfred A. Knopf, Novjorko
  • Kowalski I., 1969: A Secret Press in Nazi Europe: The Story of a Jewish United Organization. Central Guide Publishers, Novjorko
  • Lazar Ch., 1985: Destruction and Resistance. Shengold Publishers, Novjorko
  • Czesław Zgorzelski, Przywołane z pamięci (Alvokita de memoro), Lublin 1996
  • Rzeczpospolita, 2004 (22.05)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti