La Malmedia masakro estis militkrimo fifarita de membroj de la Kampfgruppe Peiper, parto de la 1-a SS tanka divizio de la Waffen-SS, la milita fako de la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS, grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler, batalunuo estrita de Joachim Peiper, en la ŝosekrucejo de Baugnez proksime al Malmedy, Belgio, la 17-an de decembro 1944, dum la Batalo de Ardenoj. Laŭ multnombraj rakontoj de atestintoj, 84 usonaj militprizonuloj estis masakritaj de siaj naziaj kaptintoj: la prizonuloj estis kunigitaj en kampo kaj pafitaj per mitraletoj.

Sekvo de la masakro.

La termino Malmedia masakro aplikiĝis ĝenerale ankaŭ al la serio de masakroj fifaritaj de la sama unuo en la sama tago kaj postaj tagoj, kiuj estis celo de la proceso pro la Malmedia masakro, parto de la Dachau Procesoj de 1946. La procesoj estis fokuso de forta polemiko.

Bibliografio

redakti
  • Steven P. Remy, The Malmedy Massacre: The War Crimes Trial Controversy (Harvard University Press, 2017), x, 342 pp.