Joachim PEIPER (Berlino, 30a de januaro 1915 - Traves, Francio, 14a de julio 1976), konata ankaŭ kiel "Jochen" (karesdiminutivo por Joachim), estis altranga oficiro de la Waffen-SS dum la Dua Mondmilito. Li estis persona helpanto de la Reichsführer-SS Heinrich Himmler inter aprilo 1938 kaj aŭgusto 1941. En 1945, Peiper estis la ĉefkolonelo de regimento (Standartenführer) plej juna de la Waffen-SS. Li estis juĝita pro militkrimoj fare de la usona milit-tribunalo starigita en Dachau en 1946, pro faktoj okazintaj en Italio kaj Belgio. Oni deklaris lin kulpa kaj estis kondamnita al morto, kvankam la ekzekuto estis unue prokrastita kaj poste ŝanĝita al prizonpuno. Liberigita en decembro 1956, li ekloĝis en Francio. Li mortis en la incendio de sia hejmo de Traves, konsekvence de atako per Molotov-bomboj.

Joachim Peiper
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1915 (1915-01-30)
en Berlino
Morto 14-an de julio 1976 (1976-07-14) (61-jaraĝa)
en Traves
Tombo Schondorf am Ammersee
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo militisto
vdr