Japanaj militkrimoj

Militkrimoj de la Imperio de Japanio okazis en multaj Azi-Pacifikaj landoj dum la periodo de japana imperiismo, ĉefe dum la Dua Ĉina-Japana Milito kaj la Dua Mondmilito. Tiuj okazaĵoj estis priskribita foje kiel Azia Holokaŭsto.[1] Kelkaj militkrimoj estis fifaritaj de militistoj el la Imperio de Japanio fine de la 19a jarcento, kvankam plej okazis dum la unua parto de la Ŝoŭa-erao, nomo havigita por la regado de la imperiestro Hirohito, ĝis la kapitulaco de la Imperio de Japanio en 1945.

Ŝuĝoŭo, Ĉinio, 1938. Fosaĵo plenplena je la korpoj de ĉinaj civiluloj mortigitaj de japanaj soldatoj.
Aŭstralia militkaptito, kaptita en Novgvineo, senkapigota de japana oficiro per glavoj guntō, 1943.
Aŭstraliaj kaj nederlandaj militprizonuloj ĉe Tarsau en Tajlando, 1943.

Tiuj militkrimoj estis de la Imperijapana Armeo kaj la Imperijapana Ŝiparmeo sub la imperiestro Hirohito kaj estis responsa de la morto de milionoj da personoj. Historiaj ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de mortoj gamas inter 3[2] kaj 14[3] milionoj da civiluloj kaj de militprizonuloj pro masakroj, eksperimentado per homoj ekzemple ĉe Harbino, malsategigo, kaj trudlaboro, ĉio kio rilatis rekte al la japanaj militistaro kaj registaro.[4][5][6][7][8] Kelkaj japanaj soldatoj konfesis la faradon de tiaj militkrimoj.[9] Aviadilistoj ne estis inkluditaj kiel militkrimuloj ĉar ne estis pozitiva aŭ specifa kutimjura internacia humanitara juro kiu malpermesus kontraŭjuran kondutaron en aermilito ĉu antaŭ aŭ dum la Dua Mondmilito. La Imperijapana Armea Aerservo partoprenis en la enkonduko de kemiaj kaj biologiaj atakoj kontraŭ malamikoj dum la Dua Ĉina-Japana Milito kaj la Dua Mondmilito kaj en la uzado de tiaj armiloj en militagado kiuj estis ĝenerale malpermesitaj pere de internaciaj interkonsentoj subskribitaj de Japanio, inklude de la Hagaj Konvencioj (1899 kaj 1907), kiuj malpermesis la uzon de "veneno aŭ venenigitaj armiloj" en militagado.[10][11]

Oni organizis milittribunalon, simila al tiu de Nurembergo, post la Kapitulaco de Japanio en la kadro de la Okupacio de Japanio, estrita de la generalo Douglas MacArthur. Ĝi komenciĝis la 3-an de majo 1946 kaj el la 25 japanaj akuzitoj 7 estis ŝnurpendigitaj (inter kiuj Hideki Tojo), 16 je longa prizono, 2 je mallonga prizono. La lastaj poste ricevis amnestion (1956). Kurioze la plej alta respondeculo, nome la imperiestro Hirohito estis nek akuzata nek kompreneble kondamnita; por tio oni uzis la tialon reteni la stabilecon de la lando kaj de ties kultura kaj politika sistemo. Tiel ĝi estis la nura inter ĉefaj ŝtatestroj de la venkitaj landoj, kiuj ne suferis reprezaliojn.

Ekde la 1950-aj jaroj, veteranaj gravuloj de Japana Registaro plendis defendojn kontraŭ la akuzoj pro militkrimoj fare de la lando. Japana Ministro pri ekstera politiko asertis ke la lando rekonas sian rolon en la okazigo de "enorma damaĝo kaj sufero" dum la Dua Mondmilito, speciale rilate al la eniro de la IJA en Nankino dum kiu japanaj soldatoj murdis grandan nombron de ne-luktantoj kaj engaĝiĝis en rabado.[12] Post tio, kelkaj membroj de la dekstrema Liberal-Demokrata Partio en la Japana Registaro kia la iama ĉefministro Koizumi Ĝuniĉiro kaj la nuna ĉefministro Shinzō Abe preĝis en la Yasukuni-Sanktejo, kiu inkludas kondamnitajn militkrimulojn inter siaj honorataj militmortintoj. Kelkaj japanaj prihistoriaj lernolibroj havigas nur mallongajn referencojn al la variaj militkrimoj,[13] kaj membroj de la Liberal-Demokrata Partio malakceptis kelkajn el la teruraĵoj kiel la impliko de la registaro en la trudo al virinoj servi kiel "konsolvirinoj" (seksaj sklavinoj).[9][14] Aliancanaj fakuloj asertas, ke ankaŭ Koreoj kaj Tajvananoj servantaj en la fortoj de la Imperio de Japanio fifaris tiajn militkrimojn, aldone al la Japana militistaro kaj al civila personaro.[15][16]

Notoj redakti

  1. Blumenthal, Ralph, "The World: Revisiting World War II Atrocities; Comparing the Unspeakable to the Unthinkable", The New York Times, 7a de Marto, 1999. Kontrolita 2008-07-26.
  2. Rummell, Statistics. Hawaii.edu. Alirita 2013-07-21.
  3. "Sterling and Peggy Seagrave: Gold Warriors".
  4. Japanese War Criminals World War Two. The National Archives (U.K.). Arkivita el la originalo je 2012-08-12. Alirita 2018-12-27.
  5. Japanese War Crimes. The National Archives (U.S.).
  6. Pacific Theater Document Archive. War Crimes Studies Center, University of California, Berkeley. Arkivita el la originalo je 18a de julio, 2009.
  7. Kafala, Tarik. "What is a war crime?", BBC News, October 21, 2009.
  8. Bibliography: War Crimes. Sigur Center for Asian Studies, George Washington University. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-16. Alirita 2021-08-30.
  9. 9,0 9,1 Japan's Abe: No Proof of WWII Sex Slaves”, Washington Post. Alirita 1a de marto, 2007.. 
  10. "'Japan bombed China with plague-fleas'", BBC News, 25a de januaro, 2001.
  11. Tsuneishi Keiichi Unit 731 and the Japanese Imperial Army's Biological Warfare Program. Japan Focus.
  12. Q8: What is the view of the Government of Japan on the incident known as the "Nanjing Massacre"?. Foreign Policy Q&A. Ministry of Foreign Affairs of Japan.
  13. . Reconciling Narratives of the Nanjing Massacre in Japanese and Chinese Textbooks. Tsuru Bunka University.
  14. (1a de marto, 2007) “Japan's Abe Denies Proof of World War II Sex Slaves”, New York Times. Alirita 1a de marto, 2007.. 
  15. Korean War criminals tried as Japanese (koree). The Korea Times (10a de februaro 2017). Alirita 10a de februaro 2017.
  16. "British ex-POW in Japanese camp 'disgusted' by guard demands for compensation", Telegraph.co.uk, 11a de novembro 2014. Kontrolita 10a de februaro 2017. (angle)