Abe Ŝinzo

la 57a ĉefministro de Japanio (1954–2022)
(Alidirektita el Shinzō Abe)

ABE Ŝinzō (japane: 安倍 晋三, [abe ŝinzō]; naskiĝis la 21-an de septembro 1954 en Tokio, mortis la 8-an de julio 2022) estis japana politikisto el unu de la politike plej gravaj familioj de la lando. Li estis elektita ĝenerala sekretario de Liberala Demokrata Partio (LDP) la 20-an de septembro 2006. Abe Ŝinzo estis la 90-a ĉefministro de Japanio de 2006 ĝis 2007. Ekde la 26-a de decembro 2012 ĝis 2020 li denove plenumis la funkcion de ĉefministro de Japanio - se oni duafoje nombras lian postenecon (en iuj listigoj kalkuliĝas tiel), li do estis la 96-a ĉefministro.

Abe Ŝinzo
Shinzō Abe 20120501.jpg
Persona informo
安倍 晋三
Naskiĝo 21-an de septembro 1954 (1954-09-21)
en Ŝinĝuku, Tokio, Flag of Japan (1870–1999).svg Japanio
Morto 8-an de julio 2022 (2022-07-08) (67-jara)
en Nara Medicina Universitata Hospitalo, Nara
Mortis pro hommortigo [#]
Mortis per pafvundo • ĝismorta sangoperdo [#]
Mortigita de Jamagami Tecuja [#]
Tombo Kirigaya Funeral Hall [#]
Religio ŝintoo [#]
Etno japanoj [#]
Lingvoj japanaangla [#]
Loĝloko Prime Minister's Official Residence [#]
Ŝtataneco Japanio [#]
Alma mater Seikei University • USC Sol Price School of Public Policy • Seikei Elementary School • Seikei Academy [#]
Partio Liberal-Demokrata Partio [#]
Subskribo Abe Ŝinzo
Familio
Patro Shintarō Abe [#]
Patrino Yōko Kishi [#]
Gefratoj Kiŝi Nobuo • Hironobu Abe [#]
Edz(in)o Akie Abe [#]
Parencoj Kan Abe • Kiŝi Nobusuke • Ichirō Satō • Eisaku Satō • Nobuhiro Satō • Ōshima Yoshimasa • Abe Shintarō • Nobukazu Kishi • Satō Shinji • Masao Nishimura [#]
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto • partoprenanto de internacia forumo • politikisto [#]
Laborkampo politiko [#]
Aktiva dum 18-a de julio 1993–8-a de julio 2022 [#]
Verkado
Verkoj Solidarity Against the North Korean Threat ❦
Towards a Beautiful Nation [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Ĉefministro de Japanio Go-shichi no kiri crest.svg
Dum 26-a de septembro 2006 - 12-a de septembro 2007
Antaŭulo Koizumi Ĝuniĉiro
Sekvanto Fukuda Yasuo
2-a periodo
Dum 26-a de decembro 2012 - 16-a de septembro 2020
Antaŭulo Joŝihiko Noda
Sekvanto Joŝihide Suga
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
ABE Shinzō en januaro 2006 kun Robert Zoellick, tiutempe vicministro pri eksteraj rilatoj de Usono

La patrinflanka avo de Abe Ŝinzo estas Kishi Nobusuke, 56-a kaj 57-a ĉefministro de Japanio. La patro de Abe Shinzo estas Abe Ŝintaro, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĝenerala sekretario de LDP — la partio, kiu regas Japanion ekde la Dua mondmilito. Lia juna frato Kishi Nobuo estas konsilisto.

VivoRedakti

Abe Ŝinzo naskiĝis en Tokia Metropolo, li estis registrita en la nomaron de urbeto Aburaja, distrikto Ocu de gubernio Jamaguĉi (nun parto de urbo Nagato). Li diplomiĝis pri la fako politiko ĉe la fakultato pri juro de Seikei-Universitato en marto 1977. Li dungiĝis ĉe Kobe Ŝtalo en aprilo 1979. En 1982, li foriĝis el la entrepreno, kaj eklaboris kiel sekretario de sia patro Abe Ŝintaro. En 1993, li elektiĝis deputito.

En julio 2000, Abe Ŝinzo iĝis vicĉefa sekretario de kabineto sub Mori Yoŝiro, kaj en aprilo 2001, li konservis sian postenon sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro 2003, li iĝis ĝenerala sekretario de LDP. En septembro 2004, li iĝis anstataŭulo de la ĝenerala sekretario de LDP kaj estro de la instigo-centro pri partia reformo. En oktobro 2005, li iĝis ĉefa sekretario de kabineto sub Koizumi Jun'ichiro. En septembro, li elektiĝis estro de LDP.

La 26-an de septembro 2006, li iĝis la 90-a ĉefministro de Japanio kaj demisiis de la ofico en septembro de 2007.

La 8-an de julio 2022 Ŝinzo Abe estis murdita dum diskurso en Nara.

Eksteraj ligilojRedakti