Septembro de 2007
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2007 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum septembro de 2007.
Dimanĉo,30-a de septembro 2007
redakti- Parlamentaj elektoj en Ukrainio, partoprenis 57,53% de voĉdonrajtaj civitanoj.
- Milan Jelic', prezidento de la Serba Respubliko, mortis.
Sabato,29-a de septembro 2007
redakti- Barata Viswanathan Anand fariĝis la 15-a monda ĉampiono de ŝako.
Vendredo ,28-a de septembro 2007
redakti- Dominique Strauss-Kahn estas nomumita por 5 jaroj kiel ĝenerala direktoro de la Internacia Mon-Fonduso.[1]
Mardo,25-a de septembro 2007
redaktiDimanĉo, 23-a de septembro 2007
redakti- En Japanio Fukuda Yasuo elektiĝis estro de LDP.
Vendredo, 21-a de septembro 2007
redakti- La Supera Kortumo de Ĉilio akceptas la peton pri ekstradicio kontraŭ la eksa prezidento de Peruo Alberto Fujimori pro 5 kazoj de koruptado kaj 2 de perforto kontraŭ la homaj rajtoj dum ties regado.
Lundo, 17-a de septembro 2007
redakti- Oni forŝtelas la Orajn Kornojn, naciajn simbolojn de Danio. Oni retrovas ilin jam du tagojn poste.
- Aperas libro de rememoroj de Alan Greenspan (The Age of Turbulence: Adventures in a New World), en kiu li kritikas ekonomian politikon de George Bush kaj asertas, ke la iraka milito okazis por la iraka nafto. Defenda ministro Robert Gates tuj rifuzas la aserton.
Dimanĉo, 16-a de septembro 2007
redakti- La flugo 260 de One-Two-GO, 2007-09-16 kraŝis proksime al la tajlanda insulo Phuket, mortigante 89 homojn.
- Novaj parlamentaj elektoj en Grekio, venkas la ĝistiama reginta konservativa partio. Ĉefministro Kostas Karamanlis verŝajne restas en sia pozicio.
Vendredo, 12-a de septembro 2007
redakti- Prezidento de Rusio Vladimir Putin akceptas la demision de ĉefministro Miĥail Fradkov kaj nomumas Viktor Zubkov por lin anstataŭi.
- Demisias la japana ĉefministro Shinzo Abe.
Dimanĉo, 7-a de septembro 2007
redaktiEn flughaveno Goma de Demokratia Respubliko Kongo kargo-aviadilo An-12 mistrafis la alterigan strion kaj ekbrulis. Kelkaj homoj mortis, inter ili civitanoj de Ukrainio kaj Kartvelio. La aviadilo apartenis al la loka aviada kompanio Galaxy Kavatsi.
Sabato, 6-a de septembro 2007
redaktiMortis Luciano Pavarotti, operkantisto.
Vendredo, 5-a de septembro 2007
redakti- Aperis libro pri la israela lobio en Usono (La Israel-lobio kaj eksterpolitiko de Usono verkita de John Mearsheimer kaj Stephen Walt), kiu kaŭzis grandan ekscitiĝon inter la judoj, kiuj samtempe aperigis kontraŭlibron (La Israel-lobio kaj mito pri la juda regado, verkita de Abraham Foxman).
Lundo, 3-a de septembro 2007
redaktiDum flugo per la propra aviadilo malaperis Steve Fossett.