Yasukuni-Sanktejo

jaŝiro en Tokio, Japanio

Yasukuni-Sanktejo(Hepburn) (靖国神社 aŭ 靖國神社; [jasukuni ĵinĵa]) estas Ŝintoa Sanktejo en Ĉijoda-kvartalo de Tokia Metropolo.

Yasukuni-Sanktejo
靖国神社
jaŝiro • chokusaisha • militmonumento
Map
Yasukuni-Sanktejo
Bazaj informoj
Loko Ĉijoda-kvartalo, Tokia Metropolo
Geografia situo 35° 41′ 39″ N, 139° 44′ 36″ O (mapo)35.694167139.743333Koordinatoj: 35° 41′ 39″ N, 139° 44′ 36″ O (mapo)
Religia aliĝo Ŝintoismo
Ŝtato Japanio Japanio
Religia statuso ŝintoa sanktejo
TTT paĝaro www.yasukuni-sanktejo
Arkitektura priskribo
Jaro de kompletigo 1869
Karakterizaĵoj
vdr

La sanktejo adoras mortintajn militistojn kaj civitajn servistojn apartenantajn al japana registaro en militoj. Ĝi estas sendependa al Jinjahoncho.

La areo estas konata turismejo de sakuro.

Post la dua mondmilito, partigo de la religio el la ŝtato starigis la sanktejon kiel religian grupon. La sanktejo eĉ nun ekspozicias en sia tereno "glorajn" armilojn, uzitajn de la imperiestra armeo, kun klarigo, kiu laŭdas pasintajn militojn. La oficiala paĝo de la sanktejo defendas A-klasajn militkrimulojn kiel martirojn.

Ĝi estis konstruita en 1869 por memoro de la mortintaj soldatoj dum la militoj. La hodiaŭan nomon ricevis la sanktejo en 1879.

En 1978, sanktejo ekadoris A-klasajn militkrimulojn. Hodiaŭ ĝi memorigas pri 2,5 milionoj da japanaj soldatoj kaj inter ili militaj krimuloj. La sanktejon vizitas ĉiujare 8 milionoj da japanoj kaj turistoj. Ĉiujare en aprilo kaj oktobro okazas memorigaj ceremonioj, kaj en 15-a de aŭgusto ĝin vizitas multaj adorantoj kaj turistoj, kion partoprenas konservativaj politikistoj kaj ofte la ĉefministro. Tiuj vizitoj de la ĉefministro ekas akrajn protestojn en Ĉinio kaj Koreio. Tamen la imperiestro ne partoprenas de post 1975, kial laŭ forta opinio pro ekadoris A-klasajn militkrimulojn. Ankaŭ japana popolopinio pri Yasukuni estas ĉiam skisma.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti