Madjaraboj
La madjaraboj estas popolgrupo vivanta ĉe la limo de la hodiaŭa Egiptio kaj Sudano. Ili deklaras sin hungardevenaj, kies origin-legendo parolas pri prauloj alvenintaj en la 16-a jarcento (1517) kiel hungaraj soldatoj de la turka armeo (kies gvidanto estis Ibrahim el-Madjar aŭ Hasan el-Madjar) kaj kiuj edzinigis lokajn berberajn virinojn. Ili estis limgardaj soldatoj de la Turka Imperio.
Madjaraboj | |
---|---|
etno | |
Suma populacio | |
12 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
islamo | |
Ilia lingvo estis komence la berbera, sed post longa arabiĝa tempo ili jam parolas arabe.
La grafo László Almásy gvidis ekspediciojn en la 1920-1930-aj jaroj al Egiptio, Sudano kaj Libio kaj dum tio li renkontis en Nubio (Vadi-Haifa) reprezentantojn de la madjaraba tribo. Oni surbendigis multajn dokumentarajn filmojn pri ili en la 1990-aj.
Eksteraj ligiloj redakti
- http://www.vilagvevo.radio.hu/adasok/08/magyarab.htm Arkivigite je 2009-06-15 per la retarkivo Wayback Machine artikolo radia] (hungare)
- abunda priskribo Arkivigite je 2005-02-13 per la retarkivo Wayback Machine (hungare)
- artikolo radia Arkivigite je 2004-07-28 per la retarkivo Wayback Machine (hungare)