Emanuel Swedenborg

Emanuel SWEDENBORG, denaska nomo Swedberg, (naskiĝis la 29-an de januaro 1688 en Stokholmo, mortis la 29-an de marto 1772 en Londono) estis sveda filozofo, teologo, sciencisto kaj mistikulo.

Emanuel Swedenborg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1688 (1688-01-29)
en paroĥo Jakobo kaj Johano en Stokholmo
Morto 29-an de marto 1772 (1772-03-29) (84-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Upsala Katedralo vd
Religio kristano vd
Lingvoj latinasveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Subskribo Emanuel Swedenborg
Familio
Dinastio Swedenborg vd
Patro Jesper Swedberg vd
Gefratoj Anna Swedenborg vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo fizikistofilozofo • teologo • matematikisto • mistikulo • verkistosciencistoinventisto vd
Laborkampo teozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de luterana episkopo. Antaŭ la publiko li prezentiĝis unuafoje en 1708 per poemaro Carmina miscellanea. Samtempe li studis filozofion, matematikon, natursciencojn kaj okupiĝis pri antikvaj lingvoj kaj teologio. Siajn sciojn li larĝigis per tri vojaĝoj tra Eŭropo.

Li okupiĝis pri eksperimentaj kaj praktikaj sciencoj. Li provis inventi submarŝipon, flugmaŝinon, teĥnike li helpis ĉe sieĝado de Frederikshald en 1716. En 1719 li estis nobeligita de reĝino Ulrika Eleonora kaj ŝanĝis la nomon Swedberg al Swedenborg.

En 1743 en Londono li havis vizion, ke Dio lin vizitis kaj donis al li taskon, ke li fariĝu heroldo de la ĝusta kompreno de evangelio inter la popoloj. Ekde tiu tempo li kredis, ke li tenas kontaktojn kun la transa mondo kaj interparolas kun Dio kaj anĝeloj. Konvinkita, ke Dio lin elektis, li fondis novan eklezion Apokalipso de sankta Johano.

Lia religia sistemo estas meditema mistikismo bazita sur natursciencoj, tial li estas konsiderata kiel antaŭulo de la germana naturfilozofio. Li akceptis doktrinon pri elaĉeto de pekoj, sed li kredis ke La Sankta Triunuo ekzistis en unu personon: Jesuo Kristo. Kiel homo havas la trinecon de menso kaj korpo kaj spirito, li kredas, ke la homo estis kreita laŭ la bildo de Dio kaj ke Dio havas la Sanktan Triunuon de menso kaj korpo kaj spirito en Jesuo Kristo[1]. Li ankaŭ kredas, ke La Sankta Paŭlo instruis ĉi tion en La Epistolo al la koloseanoj en ĉapitro 2 en verso 9.

Adeptojn lia doktrino trovis precipe inter intelektuloj kaj politikistoj. En 1796 formiĝis societo Fide et charitate, kiu disvastigas liajn ideojn. Tiuj enradikiĝis ĉefe en Anglio, kie liaj verkoj estis tradukataj kaj komentataj. Ekde 1830 aperadis gazeto The intellectual Repository and New Jerusalem Magazine.

Siajn verkojn li skribis latine.

Verkoj redakti

  • Carmina miscellanea (Uppsala, 1708)
  • Opera philosophica et metallurgica (1734)
  • Oeconomia regni animalis (1738)
  • Prodromus principorium
  • Prodromus rerum naturalium
  • Prodromus philosophiae ratiocinantis
  • Arcana coelestia (1749)
  • De coelo et inferno ex auditis et visis (1758)
  • De nova Hyerosolyma (1758)
  • Vera christiana religio seu theologia novae Ecclesiae (1771)

En Esperanto aperis redakti

  • La dogmaro pri la vivo por la Nova Jerusalemo (tradukita el la latina originalo) 1908[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti