Antonismo estas nova religiema movado fondita en la frua 20-a jarcento en Belgio, kaj baziĝas sur sinkretisma filozofio-religio de elementoj el la katolikismo, spiritismo kaj teozofio, cele al kuracado kaj konsolado[1]. Temas pri filozofia spiritualisma movado kiu estas tre tolerema kaj ne postulas eskluzivecon de religia praktiko[2].

Antonismo
religia movado
katolikismo
Komenco 15-a de aŭgusto 1910 vd
Lando(j) Belgio vd
Fondinto(j) Louis-Joseph Antoine vd
vdr
Antonisma templo en Monako.

La fondinto de la movado, Louis Antoine, laboristo naskiĝinta en Mons-Crotteux (Belgio) en 1846, prizorgis pere de preĝado kaj magnetismo dum dudek du jaroj la malsanulojn al kiuj li dediĉis sian sorton. En la belga banloko Spa estas strato nomata laŭ li (rue père Antoin).

Influita de la skribaĵoj de Allan Kardec, li fondis unue asocion nomita «La Vitistoj de la Sinjoro» kaj li ekspluatas siajn talentojn kiel mediumo kaj magnetisto en ĝi.

Instruo redakti

La kulto malakceptas ĉiujn formojn de prozelitismo, inkluzive de tiu vidalvide de vizitantoj de la temploj. Ĝi toleras aliajn religiojn, ĉar ili instruas la gravecon de fido kaj preĝo kaj tiele, per spiriteco, instigas la homojn vivi malpli materialisme[3]. Laŭ Antoine, "ne temas pri tio ĉu iu religio estas pli bona ol la alia, ĉar ĉiuj havas unu kaj la saman bazon : fidon. Ili diferencas nur en formo, la ekstera flanko, kaj sekve, la kredantoj ne estas petataj rezigni siajn kredon kaj religion[4]. Iuj fideluloj samtempe praktikas judismon[5], islamon[6], budaismon [7], estas iamaj katolikoj aŭ adeptoj de rejkio, jogo, aŭ tajĝiĉŭano[8] aŭ adeptoj de ideoj de Nova Epoko kiuj vidas en Antoine spiritan personecon[9]. Fideluloj montras ankaŭ profilon similan al tiuj, kiuj estis altiritaj de la spiritismo en la 19a jarcento kaj ĝenerale interesiĝas pri spiritualismo, sed en rompo kun la katolika eklezio aŭ skeptika pri akademia medicino[10].

La kulto instruas toleremon kiel la plej grandan virton kaj ignoras la nocion de herezo[11]. Antoinismo ne prenas starpunkton pri sociaj aferoj kiel ekzemple eksedziĝo, abortigo kaj sekseco[12], ĝi estas tute fremda al iuj politikaj okupoj kaj ne uzas honorindajn titolojn, konsiderante ĉiujn homojn kiel egalajn[13]. Ĵurnalo eldonita de la franca verkisto kaj ĵurnalisto Louis Pauwels resumis la ĉefajn celojn de la antonista religio-filozofio kiel "reciproka helpo, spirita kaj homa solidareco, disponeblo kaj akceptemo"[14].

Temploj kaj legosalonoj redakti

Ĝi havis siatempe templojn[15] kiuj troviĝis en Auŝtralio, Brazilo, Francio, Italio, Nederlando, Svislando, kaj Belgio. En la nuna ekopo konserviĝis nur funkciantaj 64 temploj : 31 en Francio precipe en banlokaj urboj, unu en Monako kaj unu en Belgio. Tiu en Bruselo, Belgio ne plu funkcias kiel templo sed kiel loĝejo, artgalerio kaj ejo por diversaj aktivecoj (prelegoj, kuirartaj versperoj aŭ kantado de mantroj[16]). Ĉar tiuj sanigaj kaj filozofiaj temploj[17] celis kredantojn kaj ne-kredantojn, ili estis unikaj en la mondo. Post la 1-a Mondmilito, la antonista kulto (fr. culte Antoiniste) en Belgio, ricevis la civitan personecon. Ĝi estis agnoskita kiel "Fondumo de publika intereso", statuso kiu permesis posedi posedaĵojn (inkluzive templojn) kaj ricevi postlasaĵojn/heredaĵojn aŭ legacojn[18].

Iuj temploj kiel tiuj en Verviens[19] kaj Aix-les-Bains[20] (ambaŭ en Francio) estas menciataj en la ĝenerala inventario de la kultura heredaĵo. La kulto antonismo estas leĝe aprobita kiel kultura asocio en Francio.

La internaj muroj de la temploj ofte estas farbitaj en la verda koloro, simbolo de la reenkarniĝo.

La kulto ankaŭ posedas legosalonojn en Belgio, Francio, sur la insulo Reunio, Gvadelupo, Aŭstralio, Brazilo, Italio, Kongo kaj Luksemburgo, sed neniu kulto plu okazas en tiuj konstruaĵoj.

Referencoj redakti

  1. (franca) Dericquebourg, 1988, paĝo 24.
  2. (franca) Jean-François Mayer, «Note sur les Nouveaux Mouvements Magiques», ARIES, Association pour la Recherche et l'Information sur l'Ésotérisme, nro 22,‎ 1999, p. 88 (arkivo] [PDF]).
  3. (franca) Dericquebourg, 2002, paĝo 42-44.
  4. (franca) Guillaume Chapheau, «Une pensée religieuse en concurrence : la révélation du père des Antoinistes & la Bible des Protestants», Nord, revuo de kritiko kaj literatura kreado en Nord-Pas-de-Calais, Presses du Septentrion, nro 56,‎ decembro 2010, p. 87-91
  5. Dericquebourg, 1993, paĝo 130
  6. (franca) Régis Dericquebourg, « De la Belgique à Caudry : l'antoinisme, une religion de guérison » [konferenco], Cambrai, la 12-an de novembro 2009.
  7. (franca) Bégot, 2000, § 31.
  8. Dericquebourg, 1993, paĝoj 136-137.
  9. (franca) Anne-Cécile Bégot, «Les Mutations de la représentation du divin au sein d'un groupe à vocation thérapeutique, Le cas de l'antoinisme », Archives de sciences sociales des religions, vol. 111,‎ 2000, § 28-33 (reta legado [arkivo)
  10. (franca) Régis Dericquebourg, Les antoinistes (la antonistoj), Belgio, eld. Brepols, 1993, p. 124 (ISBN 978-2-503-50325-7)
  11. (franca) Guillaume Chapheau, «Une pensée religieuse en concurrence : la révélation du père des Antoinistes & la Bible des Protestants», Nord, revuo de kritiko kaj literatura kreado en Nord-Pas-de-Calais, Presses du Septentrion, nro 56,‎ decembro 2010, p. 87-91 (rete legebla[PDF])
  12. (franca) Marie-Pierre Fonsny, « Antoinisme : Un produit wallon basé sur une foi exclusive », Le Soir, Bruxelles, Rossel,‎ la 26-a de oktobro 1993, p. 21
  13. (franca) Paul Lesourd, Solutions religieuses autres que les grandes religions pour les âmes à la recherche de Dieu-Les religions minoritaires et les mouvements philosophico-spiritualistes (religiaj solvoj aliaj ol la grandaj religioj por animoj je la serĉado de Dio-La malplimultaj religioj kaj la filozofiismaj-spiritualismaj movadoj), Presses de la Cité, 1973, 332 p. (OCLC 715242), «Ĉapitro 3 : Les antoinistes » p. 79-80
  14. (franca) Hélène Renard, « Question de spiritualité, tradition, littérature », Sectes, mouvements, écoles, vol. 17,‎ marto-aprilo 1977, p. 53-54
  15. (franca) Adresoj de temploj kaj legodomoj
  16. (franca) Les Soirées mantras, Facebook.
  17. (angla) Temple Gallery in Brussels, Facebook
  18. (franca) Le culte Antoiniste Les Voies Libres (la liberaj vojoj).
  19. (franca) « Inventaire général du patrimoine culturel — Temple d'antoinistes, Vervins », Base Mérimée.
  20. (franca) « Inventaire général du patrimoine culturel — Rhône-Alpes, Savoie — Aix-les-Bains, Plaine de Marlioz, Saint-Exupéry (chemin) 3 — Temple du culte antoiniste ».

Bibliografio redakti

(franca) Régis Dericquebourg, Les antoinistes (la antonistoj), Belgio, eld. Brepols, 1993, p. 124 (ISBN 978-2-503-50325-7)

(franca) Benoît Narinx, L’évolution du culte antoiniste en Belgique (la evoluo de la antonista kulto en Belgio), tezo en sociologio, Universitato de Lieĝo, 1986-1987.

(franca) Robert Vivier, Délivrez-nous du mal — Antoine le guérisseur, Bruselo, eld. Labor, (1a eld.1936) (ISBN 978-2-246-02082-0)

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti