Malfermi la ĉefan menuon


Helena Petrovna BLAVATSKIJ; denaske Helena von Hahn; post la unua edziniĝo ruse Елена Петровна Блаватская, post la dua edziniĝo Helena Betanelly (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1831 en Jekaterinoslav, mortis la 8-an de majo 1891 en Londono) estis verkisto kaj religia filozofo pri teozofio.

Helena Blavatskij
Helena Petrovna Blavatsky.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1831 (1831-07-31)
en Dnipro
Morto 26-an de aprilo 1891 (1891-04-26) (59-jara)
en Londono
Mortokialo gripo
Lingvoj angla lingvorusa lingvo
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono
Familio
Patrino Elena Andreyevna Fadeyeva
Frat(in)o Vera Zhelikhovsky
Profesio
Profesio filozofoverkistoĵurnalisto • okultisto
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Blavatskij naskiĝis en la Rusa Imperio en nobela familio. Kiam ŝi havis 17 jarojn, ŝi edziniĝis kun grava, sed multe pli maljuna viro, Nikifor Blavatsky – nur por iĝi sendependa de sia familio. Ŝi fakte ne loĝis kun li. Malgraŭ ŝia deziro de sendependeco ŝia patro financis multajn el ŝiaj vojaĝoj – kaj ŝi vojaĝis multe, precipe pro spirita serĉado. Inter 1849 kaj 1973 Blavatskij vojaĝis jenen:

Teozofia SocietoRedakti

En 1875 ŝi fondis en Novjorko kune kun interalie kolonelo Henry Steel Olcott la Teozofian Societon (angle Theosophical Society). Tri jarojn poste ambaŭ forveturis al Hindio, kie ili establis la sidejon de la Teozofia Societo, unue en Bombajo kaj poste en Adyar, kvartalo de Madraso. En 1880 ili vojaĝis tra Cejlono, kie ambaŭ formale iĝis budhistoj. En 1884 ŝi iris al Francio, Germanio kaj Londono kaj reiris al Hindio. La sekvan jaron ŝi forlasis Hindion definitive kaj sin establis en Germanio, kie ŝi komencis skribi sian ĉefan verkon, La Sekreta Doktrino. En 1886 ŝi transloĝiĝis al Belgio, kaj de 1887 ĝis sia morto ŝi loĝis en Londono.

Siajn ĉefajn verkojn ŝi skribis en la angla lingvo. Blavatskij kaj ŝiaj verkoj influis la kreadon de rusa komponisto-pianisto Aleksandr Skrjabin kaj la ideojn kaj verkojn de multaj aliaj homoj. Estas ŝi, kiu portis la orientajn filozofion kaj religion en la okcidentan mondon.

VerkojRedakti

  • Iriso malvualita (Isis Unveiled, 1877)
  • La sekreta instruo (The Secret Doctrine, 1888)
  • La voĉo de la silento (The Voice of the Silence, 1889)
  • La ŝlosilo al teozofio (The Key to Theosophy, 1889)
  • Kolektita verkaro en 15 volumoj, eldonita de Boris de Cirkof (Collected Writings)

LiteraturoRedakti

Sylvia Cranston. (1993) H.P.B.: The Extraordinary Life & Influence of Helena Blavatsky Founder of the Modern Theosophical Movement. Novjorko: TarcherPerigee. ISBN 0874776880.

Eksteraj ligilojRedakti