Diagramo
Diagramo (de greka diagramma = geometria figuro, konturo) estas grafikaĵo de datenoj aŭ informoj. Ekzistas multaj diversaj tipoj, ĉu bildaj ĉu abstraktaj. Ili utilas en plej diversaj sciencoj kiel sociologio, geometrio, matematiko, statistiko ktp.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dd/ZetelsTK2003.svg/220px-ZetelsTK2003.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b0/MAD-Histogram01.png/220px-MAD-Histogram01.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c7/ScientificGraphSpeedVsTime.jpeg/220px-ScientificGraphSpeedVsTime.jpeg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9e/Wikipedia_artikel_toevoegen.svg/220px-Wikipedia_artikel_toevoegen.svg.png)
Laŭ Francisko Azorín Diagramo estas Liniaro montranta fenomenon, problemon.[1] Kaj li indikas etimologion el la greka diagramma, el diagrafein (desegni) kaj de tie la latina diagramma. Li aldonas teknikajn terminojn kiel diagramografo, kaj diagramo de fortoj.[2]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 55.
- ↑ Azorín, samloke.