Sofismo

kategorio en Vikimedio
(Alidirektita el Sofisto)

Sofismo estas rezonado ŝajne ĝusta, sed fakte erariga, do paralogismo.

Ekzemploj:

  • Vi ŝatas rajdi sur ĉevalo. La plej bela ŝakfiguro estas ĉevalo. Konkludo: Vi ŝatas rajdi sur la plej bela ŝakfiguro.
  • Nenia hundo vin mordis. - Ne nia hundo vin mordis.
  • Vi kutime tagmanĝas, kion vi aĉetis matene. Ĉimatene vi aĉetis libron. Do, vi tagmanĝos libron.

Ofte oni povas trompi per sekretigo de malfavora fakto. Aŭ oni supozas, ke iu ion asertas, sekve oni pruvas, ke ĝi estas stultaĵo, kvankam la oponanto tion neniam asertis. Aŭ oni uzas kiel argumenton tion, kion oni nur devas pruvi.

Sofisto estis helena salajrata instruisto pri filozofio kaj retoriko, kiu fieris esti kapabla pruvi, per verŝajnaj rezonoj, tezojn eĉ kontraŭajn unu al la alia. En ĝenerala senco, sofisto estas ĉiu persono, kiu kutime uzas sofismojn en polemiko.

Unu el la plej grandaj grekaj sofistoj estas Protagoro, fama pro la aserto "La homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj".