Suspendo de juĝoepoké (translilero de la antikva greka "ἐποχή" - epi- = "super" kaj -échein = "teni" - aŭ "suspendo") estas sindeteno el determinita juĝo aŭ taksado, kiam mankas sufiĉaj elementoj por formuli la juĝon mem.

Temas pri scio-procezo, kaj do pri stato de la menso, aparte implikita en la formado de etikaj kaj moralaj juĝoj.

La nocio kontraŭa al tiu estas tiu pri antaŭjuĝo, nome pri juĝo formulita en malĉeesto de objektivaj informoj al kiu, tamen, estas allasita plena konsento kvazaŭ al pruvita vero.
Kiam la antaŭjuĝo kondutas tiri konkludojn aŭ formuli juĝojn spite de manko de sufiĉa nombro de informoj, la suspendo de juĝo altrudas la sindetenon ĝis la akiro de necesa kvanto da ili.

La suspendo de juĝo estas metodologia baza principo. Granda parto de la scienca metodo tendencas kuraĝigi la suspendon de juĝo rilate hipotezon antaŭ ol la sama estus perpruve formulita, testata kaj kontrolita.

En sociaj-politikaj kuntekstoj ĝi estas mejloŝtono de la civila por la kreskiĝo de la socio, bazita sur la konvinko ke neniu parta vidpunkto povas esti senhezite (malĉeeste de konsento) levita a universala principo. Rimedo kontraŭ fanatikismo, ĝi ebligas solvi, kaj plejofte eviti, konfliktojn ŝulditajn al reciproka miskompreno.

En Filozofio, la suspendo de juĝo estas aparte asociita al skeptikismo filozofia kaj al pozitivismo, kvankam ne elĉerpebla en tiuj medioj.

Sescenta racionalisto Kartezio, ekzemple, igis tiun suspendon la fundamento de sia epistemologio.
En procedo de li nomita "metodologia dubo", li asertis ke, rilate alestiĝon de scio certa kaj solida, nepras dubi pri ĉiu ajn sciaĵo, kaj nenion allasi por definitive vera. Nur eliminante la antaŭjuĝojn eblas koni la veron.[1]

Origino d la termino redakti

La "suspendo de juĝo" estis laŭ sistema maniero teorigita unuafojon en la antikva Grekio, aparte ĉe du pensfluoj: iuj filozofoj de Akademio de Platono (aktivaj ekde la 3-a jarcento ĝis la 1-a jarcento a.K.), kaj grupo de filozofoj diritaj novpironanoj (aŭ veraj skeptikuloj) (aktivaj en la 1-a kaj 2-a jarcentoj p.K.
La "suspendo de juĝo" laŭ novpironanoj, konsistas en la suspendo de sia konsento ne al la fenomenoj (el si mem nenegeblaj), sed al la fakto ke al tiuj fenomenoj, aŭ al pensformuladoj (kiel, ekzemple, pri kosmologio stoika) korespondus veraj realoj. Necesas esti konsciaj ke pri la realoj oni ne povas ol akiri juĝon subjektivan, do partan kaj falsan. Pro tio necesas suspendi la juĝon, kio poste "hazarde" (hazarde ĉar la rilatoj de kaŭzo-efiko estas kritikataj ĉe la pironanaj skeptikuloj) al la nekonfuzebleco aŭ al "ataraksio" rilate la opiniojn aŭ kompare kun la modera sufero aŭ metriopatheia (modera superrego sur la pasioj) antaŭ la neeviteblaj limoj de la homa sperto.

Por ekspli kaŭza rilato inter epoké kaj ataraksio Seksto Empiriko profitas de la metaforo de la pentristo Apelo (Πυῤῥώνειοι ὑποτύπωσεις” =Pyrrhoneae Hypotyposes aŭ pironanaj elementoj I, 19-35 de Seksto Emtpiriko):

“Oni diras fakte ke li, pentrinte ĉevalon, kaj dezirante ke la kadro montru ankaŭ la bavon de la ĉevala buŝo, tiom malmulte sukcesis, ke li rezignis kaj ĵetis kontraŭ la bildo pentrita la spongon per kiu purigadis la farbojn de la peniko: kaj oni diras ankaŭ ke tiu, furioze kontaktinte la pentritan ĉevalon, produktis figuron de bavo. Ankaŭ la skeptikuloj, do, esperis alproprigi al si ataraksion kribrate la anomaliojn de la eventoj kaj fizikaj kaj mensaj, sed, ne estante kapabla tion fari, ili suspendas la juĝon; kaj okaze de tiu suspendo sekvas, hazarde, ataraksio, kiel ombro la korpo.”

Notoj redakti

  1. Kontraŭuloj de tiu metodo, el kiu Kartezio opiniis eliri fidante je la taŭgeco de la “Res cogitans” (La homa penso) kiu rekte vidas la veron, oni rebatis ke eĉ tiu certeco devas eniri en la metodologia dubo de dubanto, tial el tiu metoda dubo ne plu eblas eliri. Laŭ Kartezio, oni devas dubi pri ĉio, escepte de la fakto ke mi estas dubanta; sed se mi dubas tiam mi pensas kaj se mi pensas "mi estas."

Vidu ankaŭ redakti