Olin Levi Warner

usona skulptisto

Olin Levi Warner (9a de aprilo 184414a de aŭgusto 1896) estis usona skulptisto kaj artisto fama pro siaj rimarkindaj basreliefaj portretaj medaloj kaj bustoj kiujn li kreis fine de la 19a jarcento.[1]

Olin Levi Warner
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1844 (1844-04-09)
en Suffield
Morto 14-an de aŭgusto 1896 (1896-08-14) (52-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo bicycle accident
Ŝtataneco Usono
Alma mater École des Beaux-Arts
Subskribo Olin Levi Warner
Okupo
Okupo skulptisto
Verkoj Skidmore Fountain
vdr

Vivo redakti

Warner naskiĝis en Suffield (Konektikuto). Praonklo de Warner estis estro de la Revolucio nome Seth Warner. Junulo li jam laboris kiel metiisto kaj telegrafisto. En 1869 li jam estis ŝparante sufiĉan monon por translokiĝis al Parizo, kie li studis skulptarton ĉe la Nacia Altlernejo de Belartoj kun François Jouffroy, kaj laboris kiel helpanto kun Jean-Baptiste Carpeaux.[2]

Kiam estis proklamata la Franca Tria Respubliko en 1870, li enlistiĝis en la Fremdula Legio, kaj pluigis siajn studojn kiam finiĝis la sieĝo (Majo 1871).[3] En 1872, li translokiĝis al Novjorko kaj establis studion. Li estis unu el la fondintoj kaj membro de la Society of American Artists (Societo de Usonaj Artistoj) en 1877,[4] kaj asociano de la Nacia Akademio de Desegno en 1888.

Vojaĝo tra la Nordokcidenta Teritorio kondukis lin al serio de indian-temaj portretmedaloj. Li desegnis la rememoran Dolarduonon por la Kolumba Ekspozicio, okazinta en Ĉikago en 1893.[5]

Post trafi iom da komerca sukceso, tamen, li revenis loĝi ĉe la patra farmo en Vermont, kie li faris ankaŭ laboron por manfaristoj pri arĝento kaj similaj materialoj. Ĉirkaŭ la fino de lia vivo liaj skulptaĵoj iĝis konataj al pli ampleksa publiko.[6]

Li mortiĝis en 1896, post akcidento de biciklado en la novjorka Central Park. En la 1970-aj jaroj la heredintoj de Warner donacis lian kolekton de personaj paperoj al la Smithsonian Archives of American Art.

Warner popularigis la teknikon de la basreliefo, pere de nombraj portretoj en tiu stilo.

Referencoj redakti

  1. Tolles, Thayer. "American Relief Sculpture". In Timeline of Art History. New York: The Metropolitan Museum of Art, 2000–., (Oktobro 2006).
  2. Caffin, Charles Henry (1903). American Masters of Sculpture, pp. 133-34. Doubleday, Page & Company.
  3. Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Warner, Olin Levi". Encyclopædia Britannica (11th ed.). Cambridge University Press.
  4. "Olin Levi Warner." The Sovereign Collection Gallery, Portland, Oregon, USA. EarthLink Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Warner, Olin Levi". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
  6. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Warner, Olin Levi". Encyclopædia Britannica (11th ed.). Cambridge University Press.

Eksteraj ligiloj redakti