Álvaro de Mendaña de Neira

Álvaro de Mendaña de Neira (ankaŭ Neyra) (1541 - 18-an de oktobro 1595) estis hispana navigisto, kaj estis la unua okcidentulo kiu malkovris la Salomoninsulojn. Li naskiĝis en Zaragoza, kaj transloĝiĝis en 1558 al Limao (Peruo).

Álvaro de Mendaña de Neira
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1542 (1542-10-01)
en Congosto
Morto 18-an de oktobro 1595 (1595-10-18) (53-jaraĝa)
en Nendo Island
Tombo Pacifiko
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Isabel Barreto
Okupo
Okupo esploristo • maristo • navigisto
vdr

En 1567 li foriris kun Pedro Sarmiento de Gamboa el Callao je ekspedicio al la Pacifiko, por serĉi la legendecan Terra Australis. Li ŝipveturis interalie laŭ Nui kaj Lord Howe-insulo antaŭ ol li finfine en februaro 1568 albordiĝis sur Santa Isabel (=Bughotu), unu el la Salomoninsuloj. Ankaŭ Guadalcanal kaj San Cristóbal estis vizitataj, sed sur ĉiuj insuloj la kontakto kun la loĝantoj same okazis: komence afabla, poste kun tensioj pro nekomprenemo, kiuj finfine rezultis en punagoj ĉe kiuj oni mortigis membrojn de la loka populacio.

En majo Mendaña reiris al Peruo, ĉe kiu li unue direktis norden por tiel atingi la favoran Nordpacifikan marfluon. Li ŝipveturis laŭlonge la Marŝalinsuloj, la Gilbertinsuloj kaj Vejkinsulo. Pliposte li alvenis en forta ŝtormo. En septembro 1569 li revenis en Callao.

Mendaña volis reveni al la Salomoninsuloj, kaj pro tio donis al ili la nomon sub kiuj ili ankoraŭ estas konataj, sugestante ke la Salomoninsuloj estis la Ofiro de kie Salomono importis la oron. Dum longa tempo li ne aŭdis ion de la aŭtoritatuloj en Hispanio kaj Peruo; nur en 1595 li ricevis permeson por dua ekspedicio.

Mendaña kaj sia stiristo Pedro Fernández de Quiros malkovris dum tiu vojaĝo la Markizinsulojn, kaj finfine albordiĝis sur la Santakruzaj insuloj (Ndeni), kie oni establis kolonion. La kolonio tamen jam de la komenco estis malsukcesa, pro la mortigado de la loka populacio, malsanoj kaj malbona gvidado. Mendaña mem estis grave malfortiĝinta pro malario, kaj pro tio mortis. Ankaŭ okazis internaj disputoj, en kiuj denove homoj mortis.

Quiros finfine kun peno kondukis la ekspedicion al la Filipinoj. Adstringa situacio dum tio estas ke la ŝipanaro soifis dum la provizo de trinkakvo estis uzata de Doña Ysabel (la vidvino de Mendaña) por lavi ŝiajn vestojn.