Fongafale estas insulo kaj la sola vilaĝo sur la atolo Funafutio. Ĝi estas la plej granda kaj loĝata vilaĝo de Tuvalo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 8° 31′ S 179° 12′ O / 8.517 °S, 179.200 °O / -8.517; 179.200 (mapo)Koordinatoj: 8° 31′ S 179° 12′ O / 8.517 °S, 179.200 °O / -8.517; 179.200 (mapo).

En ĝi estas kvar najbaraĵoj:

Vaiaku, kiu estas la plej grava, estas ankaŭ la plej suda kaj orienta. Tie ĉi kuŝas la sidejo de la registaro de Tuvalo.

La sola (internacia) flughaveno de la ŝtato estas en Fongafale. Sur tiu ĉi insulo estas la registaraj konstruaĵoj, la sola hotelo de la tuta lando (ankaŭ ekzistas aliaj gastejoj tra la lando), la komunikadcentro, prizono, meteorologia stacio, fajrobrigadejo, hospitalo, benzinstacio, la domo de la guberniestro ĝenerala, la nacia parlamento (Tuvalu House), filatelia oficejo, kelkaj butikoj, banko, poŝtoficejo, kirko, la urbodomo (Tausoa Maneapa) kaj bazlernejo. Ankaŭ estas restaĵo de usona aviadilo kraŝinta dum la Dua mondmilito.

Estas kvar taksioj, sed oni ankaŭ povas lui motorciklojn. La surfaco de la insulo estas pli ol 0,65 kv.km kaj en ĝi vivas 4000 homoj. Estas sep etaj lagoj.

Eksteraj ligiloj redakti