Kde domov můj (Kie hejmo mia) estas titolo de ĉeĥa himno, origine kanto de blinda almozulo el teatraĵo Fidlovačka (printempa festo de Pragaj ŝuistoj) de Josef Kajetán Tyl (1808-1856), muziko de František Škroup (1801-1862).

Kde domov můj
Kie hejmo mia
“Kde domov můj”
nacia himno
lando  Ĉeĥoslovakio
 Ĉeĥio
kantoteksto Josef Kajetán Tyl
muziko František Škroup
ekde 1992
muzika ekzemplo
"Kde domov můj"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
Notaro de Škroup de himno Kde domov můj

Kde domov můj redakti

originala ĉeĥa teksto

Kde domov můj,
kde domov můj?
Voda hučí po lučinách,
bory šumí po skalinách,
v sadě skví se jara květ,
zemský ráj to na pohled!
A to je ta krásná země,
země česká, domov můj,
země česká, domov můj!

Kie patruj' redakti

traduko de Francisko Valdomiro Lorenz, aperis en "Esperanto por Bohemoj", 1890

Kie patruj', mia patruj'?
Akvoj fluas tra floraroj,
montojn beligas arbaroj,
multa ĝardenon frukter';
tie paradiza ter';
kaj ter' tia, tiel bela
Bohemuj', al mi patruj',
Bohemuj', al mi patruj'.

Ho, mia hejm' redakti

libera traduko de Miloš Lukáš

Ho, mia hejm', amata hejm'!
Jen bruetas pin-arbaro,
akvo ŝaŭmas en rokaro. . .
en ĝardeno ĉarma flor'
ravas min per bonodor' -
-jen la bela lando ĉeĥa,
tie estas mia hejm',
tie estas mia hejm'!

Kie hejmo mia redakti

laŭvorta traduko

Akvo muĝas sur herbejoj,
boskoj susuras sur rokaroj,
en ĝardeno juvelas printempa floro,
jen surtera paradizo je unua vido.
Kaj tio estas la bela lando,
lando ĉeĥa, hejmo mia.

Vidu ankaŭ redakti