Kuracao

insulo en Kariba Maro; unu el la landoj de Reĝlando Nederlando
(Alidirektita el Curaçao)

KuracaoCuraçao (en papiamento: Kòrsou, oficiale: Land Curaçao (papiamento: Pais Kòrsou, angla: Country Curaçao), estas la plej granda insulo de la antaŭaj Nederlandaj Antiloj kaj nun sendependa lando en la Reĝlando de Nederlando. Ĝi situas en la suda Kariba Maro, tuj ĉe la marbordo de Venezuelo

Kuracao
Curaçao (Kòrsou)
Flosponto
Flosponto
Akvejo Kariba Maro
Insularo Malgrandaj Antiloj
Geografia situo 12° 7′ N, 68° 56′ U (mapo)12.116666666667-68.933333333333Koordinatoj: 12° 7′ N, 68° 56′ U (mapo) f1

Areo 444 km² f4
Plej alta loko 375
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/alteco mankasf5
Loĝantaro 149 679 (2011)
337 loĝ./km²
Ĉefa loko Vilemstado
Information icon.svg
vdr

La ĉefloko estas Vilemstad (surloke: Willemstad), ankaŭ la antaŭa ĉefurbo de la iamaj Nederlandaj Antiloj. Curaçao havas proksimume 150 000 loĝantojn.

Mapo

GeografioRedakti

Curaçao situas en la suda parto de la Kariba Maro. Kun Bonaire kaj Aruba, kiu en 1986 akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj ekde 1996 estas memstara lando en la Reĝlando, ĝi apartenas al la Alventaj Insuloj. La plej alta monto estas la Sint Christoffelberg je la nordokcidenta areo de la insulo (375 m). La insulo konsistas plejparte el koralkalko. Je la sudokcidenta flanko la maro kavigis la koralkalkon, pro kio ekestis natura haveno Schottegat kiu estas ligita kun la maro per la Sint Annabaai. Je ambaŭ flankoj de tiu golfeto situas ambaŭ urbopartoj de Willemstad: Punda kaj Otrabanda.

KlimatoRedakti

Temperaturoj estas relative konstantaj kun etaj varioj tutjare. Plej multe de la pluvo falas inter oktobro kaj decembro, la pluvsezono. La jara precipitaĵo multe varias. En kelkaj jaroj, pli ol 1000 mm da pluvo falas, dum aliaj jaroj restas ostosekaj.

La uragansezono kuras de oktobro ĝis januaro, sed tropikaj ŝtormoj aŭ uraganoj malofte atingas Kuracaon. La vera simbolo de Antiloj estas la arbo divi divi, kiu ĉiam montras okcidenten en Kuracao pro la orientaj ventoj konstante blovantaj tie.

 
Vilemstado, Brionplaco
 
Situo
 
La Komercokajo en Vilemstado

HistorioRedakti

Dum kolonia epoko ĝi estis konata kiel Kuracao kaj Dependaĵoj.

Ĝis la 10-a de oktobro 2010, la insulo estis parto de la Nederlandaj Antiloj; nun ĝi fariĝis aŭtonomia ŝtato kun signifa aŭtonomio (status aparte) ene de la Regno de Nederlando kaj do ne plu estas parto de la Nederlandaj Antiloj (kiuj cetere ne plu ekzistas). Laŭ la kondiĉoj de la interkonsento inter Nederlando kaj Nederlandaj Antiloj, la 10-an de oktobro 2010, la insuloj Bonaire, Sankta Eŭstacio kaj Saba iĝis aŭtonomaj teritorioj de Nederlando, kaj Kuracao kaj Sankta Marteno ricevis similan statuson kiel tiu de Arubo (aŭtonomaj ŝtatoj kun signifa aŭtonomia statuso aparte ene de la Regno de Nederlando). La nederlanda registaro transprenas la defendan kaj eksteran politikojn de la novaj ŝtataj estaĵoj.

KulturoRedakti

Unu el la plej konataj kantistoj estas Danny Yanga, kiu kantas siajn proprajn kantojn en papiamento, sia denaska lingvo, sed li ankaŭ povas kanti en la angla, la nederlanda kaj la germana.

LingvojRedakti

La plej parolata lingvo estas papiamento kaj ĝi ankaŭ estas la gepatra lingvo de la kuracaoanoj. La nederlanda estas instruata en lernejoj kiel dua lingvo, kune kun la angla kaj la hispana. La granda plimulto de homoj regas iujn aŭ ĉiujn el la menciitaj lingvoj en pli aŭ malpli granda mezuro. Estas ankaŭ enmigrintoj, kiuj parolas aliajn lingvojn kiel la francan, la araba, la haitia kreola, la portugala kaj la ĉina.

Longe la nederlanda estis la sola oficiala lingvo, sed ekde 2007 papiamento, la nederlanda kaj la angla estas komunaj oficialaj lingvoj. Laŭ la censo de 2001 ĉ. 81% parolas papiamenton (miksaĵon de la hispana, nederlanda, portugala kaj angla), 8% la nederlandan, 6% la hispanan, 3% la anglan kaj 2% parolas alian lingvon en Kuracao kiel hejmlingvo.

EkonomioRedakti

Ekde la 1920-aj jaroj, naftorafinado fariĝis ĉefapogilo de la ekonomio de la insulo, igante ĝin la plej prospera areo de la insularo, kun la enkonduko de "puraj" rafinaj metodoj por konservi la naturmedion de la insulo.

Kuracao estas senimposta zono .

Nun la bazo de la ekonomio de Kuracao estas turismo, naftorafinado kaj eksterlanda komerco. Agrikulturo estas ne bone evoluinta pro la malriĉeco de la grundo, same kiel la manko de dolĉa akvo.

HavenojRedakti

Kuracao havas ses naturajn havenojn, kreitajn ĉar la maro eroziis la koralan kalkŝtonon. Sur la sudokcidenta flanko estas la plej granda el tiuj, la Schottegat, la marhaveno de Willemstad. Ĝi laŭdire estas la plej granda natura haveno en la mondo.

TurismoRedakti

 
Turismo estas grava fonto de enspezoj por Kuracao.

Pro sia tropika klimato, Kuracao taŭgas por tutjara turismo, sed precipe kiel varma vintra celo por nordamerikaj kaj eŭropaj turistoj. La subakva mondo ĉirkaŭ la insulo Kuracao estis metita sub protekton kio igis de Kuracao kaj ĝiaj najbaraj insuloj mondfama celloko por plonĝado. Krom molaj kaj malmolaj koraloj, plonĝistoj povas ankaŭ observi multajn spongojn, anemonojn, gorgoniojn (gorgonacea), marĉevaletojn (hipokampoj), rajojn (batoidea), marezokojn, ŝarkojn, martestudojn (cheloniidae) kaj markatojn (sepiida). Ekzistas ankaŭ kelkaj vrakoj de la marbordo de la insulo, kiuj estas facile alireblaj por plonĝistoj.

Kuracao havas entute 37 strandojn. La plej multaj estas sur la suda flanko de la insulo[1]. Ekzistas pli ol 860 protektitaj historiaj konstruaĵoj kaj arkeologiaj lokoj.  La plej multaj konstruaĵoj situas en la historia centro de Willemstad. La insulo estas hejmo de unu el la plej grandaj kolonioj de blankavostaj cervoj en la mondo, kelkaj el kiuj atingas du metrojn en longo kaj unu metron en alteco.

Ekzistas la naturrezervejo Shete-Boka, okupante la areon ĉirkaŭ la koralaj formacioj de la norda marbordo kaj plurajn kalkŝtonajn grotojn. Ankaŭ troviĝas granda nacia parko (Parko Kristofel).

FlughavenoRedakti

Curaçao International Airport (CUR) ligas Kuracaon kun Eŭropo, Norda kaj Suda Ameriko kaj Karibio. La flughaveno antaŭe estis konata kiel Hato Internacia Flughaveno, laŭ la nomo de la Hato-plantejo sur kiu la flughaveno estis origine konstruita.

ValutoRedakti

La oficiala valuto estas la antila guldeno, sed pro la fiksa kurzo oni kutime ankaŭ povas pagi en usonaj dolaroj. Ankaŭ la eŭro estas ofte akceptita en la turisma industrio.

Monda heredaĵo de UneskoRedakti

Ekzistas multaj restaĵoj de la kolonia pasinteco sur Curaçao. Tio estas plej klare reflektita en la speciala arkitekturo de la 17-a ĝis fruaj 20-a-jarcentaj konstruaĵoj en Willemstad.

Pro la naturo kaj denseco de la konstruaĵoj, la kvartaloj de Punda, Otrobanda, Scharloo kaj la mallarĝa sekcio de Pietermaai en la historia centro de Willemstad troviĝas en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko.

Kamparoj domojRedakti

 
Kampara domo Ascension

Kamparaj domoj (papiamento: kas di shon (la domo de la sinjoro) aŭ kas grandi (la granda domo) aŭ la iamaj plantejaj domoj ankaŭ estis deklaritaj monumentoj. La kamparaj domoj de Kuracao estis la ĉefaj konstruaĵoj de la plantejoj de la insulo kaj, kun malmultaj esceptoj, estis inspiritaj de la nederlandaj farmdomoj. ilia unika kolonia arkitekturo kaj la ligo al la historio, la kamparaj domoj formas gravan kulturan heredaĵon de la insulo. La domoj ankaŭ estas nomitaj plantejdomoj en Nederlando, sed tiu esprimo estas apenaŭ uzata en Kuracao mem.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

 
La Penhakonstruaĵo, unu el la konstruaĵoj kiu estas monda heredaĵo

ReferencojRedakti

  1. Mapo de la 37 strandoj de Kuracao, AD, la 25-an de novembro 2014.