Hanibal Barka

(Alidirektita el Hanibalo)

Hanibal ( Hanibalo) BARKA (naskiĝis en -246 mortis en -183) estis politikisto, ŝtatestro kaj unu el la ĉefaj militistoj de historio. Lia nomo eble devenas de la fenica: bârâq signifas 'brila' kaj "Hanibal" signifas "Baalo favoras min". Li devenas el Kartago, kaj estas plej konata pro siaj venkoj dum la Dua Punika Milito, kiam li marŝigis armeon de Hispanio trans la Pireneoj kaj Alpoj en nordan Italion, kaj venkis la Romianojn ĉe la Batalo de la Trebia (-218). Post jaroj de okupado de Romia teritorio, la Romianoj kontraŭatakis nordan Afrikon de Scipio Africanus en -204, kiu devigas Hanibalon reiri al Kartago, kie Scipio venkis lin ĉe Zama (-202).

Hanibal Barka
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ -247
en Kartago, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp '-247-01-01T00:00:00Z'.|20px|link=]] Antikva Kartago
Morto -183 al -181
en Gebze, Bitinio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per toksiĝo vd
Ŝtataneco Antikva Kartago vd
Familio
Dinastio Barcids vd
Patro Hamilkar Barka vd
Gefratoj third daughter of Hamilcar Barca • Hasdrubal • Mago • eldest daughter of Hamilcar Barca • middle daughter of Hamilcar Barca vd
Edz(in)o Imilce vd
Infanoj Haspar Barca vd
Profesio
Okupo politikisto • militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la fino de la milito, Hanibalo estris Kartagon dum multaj jaroj, helpante ĝian rekonstruadon post la ruinigado de milito, ĝis la Romianoj devigas lin ekzili en -195. Li forestis loĝi ĉe la kortego de Antioĥo la 3-a de la Seleŭkida imperio. En -190 la Romianoj venkis Antioĥo kaj faris la Traktaton de Apameo (-188). Tiel, la romianoj postulis, ke Antioĥo transdonu Hanibalon al ili. Tiam, Hanibalo fuĝis denove, ĉi-foje al la kortego de Reĝo Prusiaso la 1-a (Bitinio). Kiam la Romianoj postulis, ke Prusiaso transdonu lin en -182, Hanibalo memmortigis sin per veneno anstataŭ kaptiĝi. Li mortis en -183.

Li estis filo de Hamilkar Barka, frato de Salambo kaj familiano (la parenceco ne estas klara kaj varias laŭ historiisto) de Hannon Barka kaj Hasdrubal Barka. Post revokiĝo al Kartago, kiam minacis livero al la Romioj.
Hanibalo estas universale aprezata kiel unu el la plej bonaj militaj estroj kaj taktikistoj en historio, kune kun Aleksandro la Granda, Julio Cezaro, Ĝingis-Ĥano, Napoleono la 1-a kaj nur kelkaj plu. Laŭ legendo, Scipio demandis al li kiu, laŭ lia opinio, estas la plej granda militisto en la historio, Hanibal respondus: "La plej granda estas Aleksandro, la dua estas mi", Scipio do redirus: "Ho, sed mi venkis vin", kaj Hanibal respondus: "Jes, se mi venkus vin, mi estus la plej granda".



Eksteraj ligiloj redakti