Aŭtokodoj en Albanio

La aktualaj aŭtokodaj licencplatoj de Albanio estas blankaj kaj havas ruĝan strion ĉe la maldekstra rando, en kiu sub la nigra duobla aglo de la blazono de Albanio videblas la nacia kodo AL. Pli fruaj licencplatoj ne havas la dekstran strion. La aŭtokodo konsistas el du literoj, kiuj reprezentas la distrikton de Albanio kie registratas la aŭto, sekvas kvarcifera nombro kaj plia litero. Ekde la jaro 2002 uziĝas nova, pli mallarĝa literaro.

Diplomatiaj licencplatoj havas verdajn literojn. Ili havas la literkombinon CD kaj kvar ciferojn en du grupoj de po du ciferoj, dividite per horizontala streketo. La unuaj du ciferoj indikas la landon de la diplomato.

Aŭtoj de la albana armeo havas la literon U sur la licencplato, kaj sekvas ekskluzive ciferoj.

Distriktaj kodoj redakti

 
geografia distivido de la distriktaj kodoj Geografische Verteilung der Kfz-Kennzeichen

La sekva listo helpas malkovri, el kiu distrikto de Albanio venas aŭtomobilo, vidante ties aŭtokodon.