Tiu ĉi artikolo temas pri kanada insulo. Por la samnoma vanuatua insularo, vidu Banks-insularo.

Banks-insulo (angle Banks Island) estas la kvina plej granda insulo de Kanado kaj la 24a plej granda insulo en la mondo. Ĝi ricevis sian nomon honore al la fama angla naturesploristo siro Joseph Banks kaj apartenas al la Nordokcidentaj Teritorioj.

Banks-insulo
insulo [+]

AkvejoArkta oceano

Koordinatoj73° 0′ N, 121° 30′ U (mapo)73-121.5Koordinatoj: 73° 0′ N, 121° 30′ U (mapo)
Ĉefa lokoSachs Harbour
- koordinatoj73° 0′ N, 121° 30′ U (mapo)73-121.5Koordinatoj: 73° 0′ N, 121° 30′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoDurham Heights
- alteco730 m

Longo380 km (236 mi)
Larĝo290 km (180 mi)
Areo70 028 km² (7 002 800 ha) [+]
Loĝantaro122 [+]
HorzonoUTC-07:00 [+]

Banks-insulo (Nordokcidentaj teritorioj)
Banks-insulo (Nordokcidentaj teritorioj)
DEC

Banks-insulo (Arkta oceano)
Banks-insulo (Arkta oceano)
DEC
Map
Banks-insulo
Vikimedia Komunejo:  Banks Island [+]
vdr
Situo de Banks-insulo

La Marvojo McClure en nordo dividas ĝin de la Insulo Princ-Patrick kaj de la Melville-insulo, la Amundsen-golfo sude al la kanada kontinento. En okcidento troviĝas la Beaufort-maro. Ĝi situas ĉe la latitidoj de 71° ĝis 75° kaj longitudoj de 115° ĝis 126°. Ĝi havas la surfacon de 70.028 km², longas 400 km, larĝas 180 ĝis 290 km.

Ĝin malkovris la polusa esploristo brita siro William Edward Parry dum ekspedicio de 1819/20.

La insulo konsistas geografie grandparte el malatebenaĵo, nur en oriento ekzistas montaro ĝis 750. La vegetaĵo estas tundra.

La faŭno konsistas el granda aro de ovibovoj. La Thompsen-rivera valo estas la plej grava vivloko de tiuj bestoj. Krom tio vivas tie polusa vulpoj, neĝkokoj, rabbirdoj kaj kelkaj gregoj de danĝerigitaj Peary-karibusoj. Oni establis sur la insulo en 1961 du protektajn zonojn por la migrantaj birdoj, el kiuj vivas 43 specioj sur la insulo. La Nacia Parko Aulavik havas surfaconb de 12.274 km² en arkta malebenaĵo en nordo de la insulo, ne tiu la valo de la Rivero Thompsen, plej norde ŝipebla rivero de norda Ameriko.

La insulon loĝis pli frue inuitoj, hodiaŭ loĝas tie nur laboristoj de la aerarmea bazo Sachs Harbour ĉe la sudokcidenta bordo (2001: 114 loĝantoj). La insulon vizitas kelkfoje nur kaŝ-ĉasistoj.

Geografiaj elementoj redakti