Centra Kalimantano

Centra Kalimantano (indonezie Kalimantan Tengah, enlande foje mallongigata "Kalteng") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 153 564 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Borneo. Laŭ stato de la jaro 2011 Centra Kalimantano havis 2 212 089 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de nur po 14 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 13 distriktoj, 120 subdistriktoj kaj 1 439 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Palangka Raya.

Centra Kalimantano
Kalimantan Tengah

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Palangka Raya
Areo 153 564 km²
Loĝantaro 2 212 089(stato de 2011)
ISO-kodo ID-KT
emblemo
emblemo
vdr

La surfaco de la provinco plejparte ebenas, nur en la nordo estas montaj regionoj. Grandaj marĉoj ĉe la marbordo kontribuas al la malfacila atingeblo de la regiono. La loĝantaro konsistas el indiĝenaj dajakoj kaj malajoj. La politiko de la indonezia registaro reloĝiĝi homojn el la troloĝata insulo Javo en pli maldense loĝatajn regionojn, ankaŭ ĉi tie estigis konfliktojn inter la antaŭa loĝantaro kaj la novaj enmigrintoj. Kun nur 14 loĝantoj po km² laŭ la stato de 2011, la provinco tamen daŭre restas tre maldense loĝata.

Eksteraj ligiloj redakti