Suda Sumatro

provinco de Indonezio

Suda Sumatro (indonezie Sumatera Selatan, enlande foje mallongigata "Sumsel") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 91 592 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Suda Sumatro havis 7 450 394 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 86 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 4 urboj, 11 distriktoj, 217 subdistriktoj kaj 2 869 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Palembang kaj aliaj gravaj urboj estas Lubuklinggau, Pagar Alam kaj Prabumulih.

Suda Sumatro
Sumatera Selatan

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Palembang
Areo 91 592 km²
Loĝantaro 7 450 394 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-SS
emblemo
emblemo
vdr

La teritorio situas plejparte en la malprofunda, marĉa orienta parto de la insulo, kiu estas trafluata de grandaj riveroj. La aupudmarbordaj insuloj de Bangka kaj Belitung estis disigitaj en 2000 kiel aparta provinco de Suda Sumatro kaj ricevis la nomon Bangka-Belitung. La provinco estas unu el la malplej evoluintaj de Indonezio, ekster la ĉefurbo Palembang vojoj kaj infrastrukturo estas malbone evoluintaj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la granda moskeo en la provinca ĉefurbo Palembang