Gorontalo - same indonezie kiel en Esperanto - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 11 257 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 la provinco Gorontalo havis 1 040 164 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 94 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 5 distriktoj, 65 subdistriktoj kaj 595 vilaĝoj. Administra centro estas la samnoma urbo Gorontalo.

Gorontalo

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gorontalo
Areo 11 257 km²
Loĝantaro 1 040 164 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-GO
emblemo
emblemo
vdr

La loĝantoj de la provinco grandparte vivas de agrikulturo, sed fabrikatas ankaŭ palmoleo, kariofilo, kokosoj, kakao kaj sukerkano, kaj marborde praktikatas fiŝkaptado.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la provincestra palaco en 2010