Hajnano

(Alidirektita el Hainan)

Hajnano (ĉine 海南 pinjino: Hǎinán) estas ekde 1988 provinco en sudo de Ĉinio, kiu konsistas el diversaj insuloj. Antaŭe ĝi estis administra parto de la provinco Guangdongo (Kantono). La plej granda insulo Hajnano portas la saman nomon.

Hajnano
Norma ĉine : 海南
Hăinán
Mallongigo: 琼 (qióng)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Hajnano montrata
Ĉinio kun Hajnano montrata
Ĉinio kun Hajnano montrata
Signifo de nomo
Administra speco Provinco
Ĉefurbo Hajkoŭo
Plejgranda urbo
Provincestro Shen Xiaoming

(ekde 7-a de aprilo 2017)

Areo  km²
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro ()
 - Ĉirkaŭ 8 000 000
 - Loĝdenso /km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI  () ()
Etnoj
ISO 3166-2 CN-
Oficiala retejo
http://www.hi.gov.cn
vdr

Ĝia ĉefurbo estas Hajkoŭo.

Loĝantaro redakti

Tie loĝas ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj. La proporcio inter virinoj kaj viroj estas 1:1,3. Tiu proporcio devenas de intencaj abortoj de inaj fetoj.

Hanoj estas la ĉefa etno de la insulo.

Ekonomio redakti

Kiam la ĉefministro Zhao Ziyang veturis en 1983 al Hajnano, li estis ŝokita. Li pensis, ke li estis en la plej malriĉaj regionoj de Afriko. En 1988 Hajnano iĝis sendependa provinco kaj la plej granda specifa evolua zono de Ĉinio. Tio portis grandan evoluon kaj koruptadon en la regionon.

Servoj redakti

Universitato de Hajnano (en simpligita ĉina: 海南大学; en tradicia ĉina: 海南大學; en pinjino: Hǎinán Dàxué) estas kompleksa universitato fondita en la jaro 1988 en Hajkoŭo, Provinco Hajnano.

Biodiverseco redakti

Biogeografie la insulo apartenas al la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la tutmondaj 200-unuon «Musonaj pluvarbaroj de Hajnano», kiuj biome estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La organizo Naturprotekto Internacie situas la insulon en la «hindoĉinan biodiverseco-varmpunkton».

Hajnano estas plena je sovaĝaj bestoj: ekzemplo de besto nur vivanta en la orienta parto de Hajnano kaj de la najbaraj provincoj Junano kaj Gŭangŝjio estas la arbosoriko, laŭ aspekto iom simila al sciuro.

Esperantujo redakti

Kunlaboro kun la Ĉina Radio Internacia, la Universitato de Esperanto en la insulo Hajnano kaj la teĥnologia pri-robota kunlaboro kun Ĉengduo okazis en oktobro 2015, kaj novaj kunlaborebloj malfermiĝas[1].

Eksteraj ligiloj redakti

referencoj redakti

  1. Revuo Esperanto de novembro 2015, paĝo 221