Farneoj (angle Farne IslandsFarnes) estas insularo kiu situas proksime al la norda marbordo de Northumberland, Anglio. Entute, depende de la tajdo, estas de 15 ĝis 20 insuloj en du grupoj - la ekstera kaj la interna.

Farneoj
grupo de insuloj [+]

AkvejoNorda maro

Supermara alteco19 m [+]
Koordinatoj55° 37′ 19″ N, 1° 37′ 41″ U (mapo)55.622-1.628Koordinatoj: 55° 37′ 19″ N, 1° 37′ 41″ U (mapo)

Areo0,967 km² (97 ha) [+]
Nombro de insuloj15 ĝis 20
Ĉefa insuloInner Farne

Loĝantaro0

Farneoj (Anglio)
Farneoj (Anglio)
DEC
Farneoj
Farneoj
Map
Farneoj
Vikimedia Komunejo:  Farne Islands [+]
vdr
Klifoj en Farneoj
Lumturo Longstone, Farneoj
Fraterkuloj en Farneoj

Dum la frua mezepoko la insuloj servis kiel ermitejo por monaĥoj. Sankta Aidan pasis iom da tempo en Farneoj, kiel ankaŭ Sankta Cuthbert, kiu mortis tie en 687. En 676 Cuthbert estigis leĝon protekantan marbirdojn en Farneoj: verŝajne, tiu estis la unua tia leĝo ie ajn en la mondo.

Ne estas konstanta loĝantaro. Tamen dum parto de la jaro tie loĝas birdgardistoj, en turo konstruita de la prioro de Durham ĉirkaŭ 1500. En antaŭaj jarcentoj la solaj konstantaj loĝantoj estis homoj kiuj prizorgis la lumturojn, sed tiuj estas nun aŭtomataj. Inter tiuj homoj estis la angla heroino Grace Darling kaj ŝia patro.

Dum la plej varmaj monatoj Farneoj estas grava loĝloko de marbirdoj, kaj pro tio, multe vizitataj de turistoj. Estas ankaŭ ĉirkaŭ 6 000 fokoj.

Skafandristoj vizitas Farneojn por esplori la multajn tieajn vrakŝipojn.