La Reĝa molanaso (Somateria spectabilis) estas specio el familio anasedoj (Anatidae), ordo anseroformaj (Anseriformes), klaso birdoj kaj grupo de molanasoj. Ĝi estas granda birdospecio de la grupo de maranasoj kiu reproduktiĝas laŭlonge de la nordhemisferaj arktaj marbordoj de nordorienta Eŭropo, Nordameriko kaj Azio. Tiuj birdoj pasas plej parton de la jaro en marbordaj maraj ekosistemoj je altaj latitudoj, kaj migras al tundro de Arkto por reproduktiĝi en junio kaj julio. La ino demetas 3-7 ovojn en skrapaĵo surgrunda kovrita el herbo kaj lanugo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reĝa molanaso
Reĝa molanaso, masklo, en Centra Parko, Novjorko, Usono
Reĝa molanaso, masklo, en Centra Parko, Novjorko, Usono
Reĝa molanaso, ino.
Reĝa molanaso, ino.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Somateria
Specio: S. spectabilis
Somateria spectabilis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vivloko redakti

 
Masklo buntas.

Tiu holarktisa birdo nestas en norda parto de Azio, Ameriko kaj Eŭropo. Ĝi vivas apud marĉoj, dolĉakvaj lagoj, rojoj.

La Reĝa molanaso vintrumas en arktaj kaj ĉearktaj maraj areoj, ĉefe ĉe la Beringa Maro, la okcidenta marbordo de Gronlando, orienta Kanado kaj norda Norvegio. Ili ĉeestas marborde ĉiujare ankaŭ ĉe nordorienta Usono, Skotlando kaj Kamĉatko. Reproduktaj areoj estas Arkta marborda tundro de norda marbordo de Alasko.

Vintrumantaj birdoj povas formi grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj, kaj kelkaj aroj povas superi la 100,000 birdojn.

La Reĝa molanaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Aspekto redakti

 
Alia masklo.
 
Femalo brunetas.

Tiu specio estas pli malgranda ol la Komuna molanaso. Ĝi longas 50-70 cm, la flugila enverguro estas 80-108 cm kaj averaĝe 94 cm, pezas 1500-2000 gramojn. Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo.

Ĉe la reprodukta masklo, tute nekonfuzebla, la korpo estas nigra, dum la brusto hela kaj la kapo buntkolora. Sur la bekobazo videblas flava elkreskaĵo. Nome la beko estas ruĝa al rozkolora kun helaj (flavecaj aŭ helgrizaj) pinto kaj iom da supra bordo. Super la bekobazo kaj ĉe frunto estas ŝvela flava al flavoranĝa elkreskaĵo, kiun ĉirkaŭas kaj vertikala dividas fajna nigra bordostrio, kiu pluas traokule al kolflanko akompanata de blanka samfajna strio. La kapo estas helgriza, sed sube de tiu nigrablanka limostrio estas verda nuanco aŭ koloro en vango ĉefe subokule. Tiu helverda vango estas horizontale dividata per la komisuro kiu venas el bekobazo kaj kiu havigas ridetan mienon. Estas blanka mallarĝa kolumo kiu pluas subnuke al same blanka supra dorso kiu iĝas nigra en suba dorso.

La brusto estas flaveca, kiel ĉe la Komuna molanaso, sed multe pli markata. Krom la pli buntkolora kapobildo, tiu masklo estas iom simila al la parenca Komuna molanaso, nome kun blankanigra korpo, nome ĉe la Reĝa molanaso kun nigraj flankoj, ventro, vosto kaj flugilplumoj (unuarangaj kaj duarangaj) same kiel ĉe la komuna, kaj nigraj suba dorso kaj ŝultroj, malsame. Fakte la ŝultroj ripoze kaj dumnaĝe videblas kiel nigra areo ĉirkaŭata de blanka ŝultrobordo, dum dumfluge videblas kiel blanka makulo ĉirkaŭta je nigro. Ankaŭ la komuna havas blankajn ŝultrojn sed ne ĉirkaŭate je nigro. Ambaŭ specioj havas la similan blankan rondoforman makulon antaŭvoste (femura makulo). Krome kiel partikulara distingilo la nigraj ŝultroj montras du nigrajn dornecajn plumojn stare, iom simile al tiuj velformaj de la Mandarenanaso. Tiuj plumoj restas iomete dum la eklipsa plumaro, kiam la masklo perdas la kolorojn de kapo kaj brusto, kiuj griziĝas kaj restas iom de la blanka vangolimo kaj tute la koloroj de la beko. Ĉiukaze la kruroj estas flavoranĝecaj. La alvoko de la masklo estas profunda rukulado.

La femalo estas helbruna, kun pli malhelaj strioj kaj makuloj. Ŝi povas esti facile distingata el ĉiuj anasoj escepte de aliaj specioj de molanasoj pro grando kaj strukturo. La kapo estas pli mallonga ol ĉe la Komuna molanaso kaj la pluma etendo al beko estas rondoforma, ne triangula. La strioj estas longaj kaj paralelaj en suba dorso. La makuloj estas vo-formaj ĉe la flankoj kaj punktecaj ĉe la dorso kie aperas, kiel ĉe la masklo, paro de pli malgrandaj dornoplumoj. La beko estas griza kaj ankaŭ la pintungo, sed malpli. Anstataŭ la maskla ŝvelaĵo, estas longa bekobazo al frunto, kiel ĉe aliaj molanasoj, kaj en centra kaj suba bekobazo estas hela nuanco, kaj komisuro kio same kiel ĉe la masklo havigas ridetan mienon.[1] La junulo estas tre simila al ino, sed ne tiom ruĝecbruna kaj ne havas la dorsan dornoplumojn.[2]

Nutrado, konduto redakti

 
Masklo.

Ĝi nutras sin per moluskoj, vermoj, kankroj kaj fiŝoj. Ĝi rapide laciĝas pro la flugado, sur la kontinento estas mallerta, sed naĝas elstare kaj merĝas suben en la akvon. Tiu specio plonĝas for bentikajn senvertebruloj kiaj krustuloj, vermaj poliĥetoj kaj moluskoj, kaj el tiuj mituloj estas ties preferata manĝo, sed foje ili manĝas ankaŭ algojn. For de la reprodukta sezono, ĉar ili estas ĉe tero, ili manĝas pli da insektoj.

La Reĝa molanaso travintrumas sude de la Norda Poluso, en Norvegio, Islando kaj la Ferooj. Vintre ili troviĝas en golfoj kaj fjordoj senfrostaj. vagantoj povas troviĝi inter aroj de Komuna molanaso, kun kiu ili povas foje hibridiĝi, ekzemple en Islando.

La migrado de tiu specio estas spektakla. La enormaj aroj, foje konstituataj nur de maskloj aŭ nur de inoj, veturas en longaj strioj laŭ la marbordo.

Reproduktado redakti

 
Reĝaj molanasoj (kaj masklo kaj ino) en natura habitato en naturrifuĝejo Alasko.
 
Somateria spectabilis - MHNT

Kvankam temas pri marbirdoj, tiu specio ne reproduktiĝas en kolonioj, sed laŭ izolaj paroj en interno. La ino konstruas neston sur bordoj de la dolĉakvoj (sed foje malproksime) el plantaj materialoj kaj remburas la neston per propra lanugo. Post la ovodemetado, la masklo foriras kaj liberiĝas el kovado aŭ idozorgado. Ŝi kovas 3-7 ovojn dum 22-24 tagoj. La frumaturaj idoj tuj forlasas la neston. For de la reprodukta sezono ĉiuj iras al maro, kaj ofte ili malproksimiĝas el marbordo pli ol la Komuna molanaso.

Tradiciaj uzoj redakti

La Reĝa molanaso estas regula fonto de freŝa viando printempe. Ili ekmigras pase tra la delto de la rivero Jukono fine de aprilo kaj estas ĉasataj en grandaj nombroj. Maje kelkaj centoj da miloj pasas tra Point Barrow en norda Alasko survoje al la reproduktejoj de Alasko kaj Kanado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 36 kaj 37.
  2. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 36 kaj 37.

Referencoj redakti

  • Oiseaux En la franca: informo, fotoj kaj mapo.
  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983. En la hispana.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. En la hispana.

(En la angla)

  • Suydam, R. 2000. King Eider. Birds of North America 491.
  • University of Alaska Fairbanks King Eider project Arkivigite je 2012-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
  • Merkel, F., A. Mosbech, S. Jamieson, and K. Falk. 2007. The diet of king eiders wintering in Nuuk, Southwest Greenland, with reference to sympatric wintering common eiders. Polar Biology 30:1593-1597.
  • Larned, W. W. 2007. Steller's Eider spring migration surveys Southwest Alaska 2007. Page 23. U.S. Fish and Wildlife Service - Migratory Bird Management Office, Anchorage, Alaska.
  • Suydam, R. S., D. L. Dickson, J. B. Fadely, and L. T. Quakenbush. 2000. Population declines of King and Common Eiders of the Beaufort Sea. Condor 102:219-222
  • Alaska Migratory Bird Calendar (2008). Publication of The US Fish and Wildlife Service