La Neĝansero (Chen caerulescens), nomata ankaŭ Lazura ĥeno, Lazura anseroBlua ansero, estas anseroforma birdo de la familio de Anasedoj de Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝansero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ĉeno Chen
Chen caerulescens
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo. Blue: reproduktejoj. Brune: vintrejoj
Natura arealo. Blue: reproduktejoj. Brune: vintrejoj
Natura arealo. Blue: reproduktejoj. Brune: vintrejoj
  • C. c. caerulescens
  • C. c. atlanticus
Sinonimoj

Anser caerulescens

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝenerale, oni konsideras ĝin kaj la du aliajn blankajn anserojn membro de la genro Chen, ekzemple tion faras la American Ornithologists' Union kaj BirdLife International,[1] kvankam iuj ornitologoj inkluzivas ilin pli tradicie en la genro Anser de grizaj anseroj.[2]

Distribuado redakti

Du subspecioj de la birdo ekzistas: la Granda neĝansero (C. c. atlanticus) kaj la Malgranda neĝansero (C. c. caerulescens). Ili estas troveblaj en norda Nordameriko kaj orienta Azio.

Tiu nearktisa ansero reproduktiĝas norde de la arbolinio en Gronlando, Kanado, Alasko, kaj plej nordorienta pinto de Siberio, kaj vintras en varmaj partoj de Nordameriko el sudokcidenta Brita Kolumbio tra partoj de Usono al Meksiko.[3] Ĝi estas rara vaganto en Eŭropon, sed foje estas fuĝintoj el kolektoj kaj eventuala naturiĝinta reproduktulo. Neĝanseroj estas vizitantoj de la Brita Insularo kie ili estas vidataj regule inter aroj de Bernikloj, Blankvangaj anseroj kaj Gronlandaj blankfruntaj anseroj. Estas ankaŭ naturiĝinta populacio en Skotlando el kiu multaj vagantaj birdoj de Britio ŝajne devenas.

En Centrameriko, vagantoj estas ofte troviĝantaj dumvintre.[4]

Aspekto redakti

 
C. c. caerulescens, blua morfo
 
C. c. atlanticus, printempa migrado, kelkaj bluaj morfoj, Alexandria, Ontario, Kanado

La Neĝansero havas du kolorplumarajn morfojn, nome blanka (neĝo) aŭ griz/blua (blua), tiele la komuna nomo de "neĝo" kaj "bluaj." Blankamorfaj birdoj estas blankaj escepte pro la nigraj flugilpintoj, sed blumorfaj anseroj havas bluecgrizan plumaron anstataŭante la blankan escepte pro la kapo, kolo kaj vostopinto. La nematurulo de blua fazo estas senkolora aŭ ardezgriza kun malmulte al neniu blanko en kapo, kolo, aŭ ventro. Ambaŭ fazoj, nome neĝo kaj blua, havas rozruĝajn piedojn kaj krurojn, kaj rozkolorajn bekojn kun nigraj tomia ("tranĉobordojn"), kiu havigas ilin nigran "ridetmakulon". La koloroj ne estas tiom brilaj en piedoj, kruroj kaj beko de nematuruloj. La kapo povas esti nuance al ruĝecbruna pro mineraloj en la grundo kie ili manĝas. Ili estas tre voĉemaj kaj povas esti ofte aŭdataj el pli da unu mejlo for.

Blankaj kaj bluaj birdoj interreproduktiĝas kaj la idaro povas esti de iu ajn el ambaŭ morfoj. Tiuj du kolormorfoj de anseroj estis iam supozataj separataj specioj; ĉar ili interreproduktiĝas kaj troviĝas kune en sama teritorio, ili estas nune konsiderataj du kolorfazoj de la sama specio. La kolorfazoj estas genetike kontrolataj. La malhela fazo rezultas el ununura hegemonia geno kaj la blanka fazo estas homoziga recesa. Kiam selektas partneron, junaj birdoj plej ofte selektas partneron kiu similas al la gepatra koloro. Se la birdoj estis produktata de miksa paro, ili pariĝos al iu ajn kolorfazo.

Tiu specio estas dividata en du subspecioj sur bazo de grando kaj geografio. Koincido laŭgranda kaŭzis konfuzon pri la divido.[3] La pli malgranda subspecio, nome Malgranda neĝansero (C. c. caerulescens), loĝas el centra norda Kanado al la areo de la Beringa Markolo. La Malgranda neĝansero estas 63 al 79 cm alta kaj pezas 2.0 to 2.7 kg. La pli granda subspecio, nome Granda neĝansero (C. c. atlanticus), nestas en nordorienta Kanado. Ĝi estas averaĝe 3.2 kg peza kaj 79 cm alta, sed povas pezi ĝis 4.5 kg. La enverguro de ambaŭ subspecioj gamas el 135 al 165 cm. Blumorfaj birdoj estas raraj inter la Granda neĝansero kaj inter orientaj populacioj de la Malgranda.

Reproduktado redakti

Grandaj neĝanseroj dumfluge
 
Evidentaj nigraj flugilpintoj
 
Anser caerulescens - MHNT

Longdaŭraj parligoj (ili pariĝas porvive) estas kutime formataj en la dua jaro, kvankam la reproduktado ne komencas kutime ĝis la tria jaro. Inoj estas tre filopatriaj, tio estas ke ili revenas al la loko kie ili eloviĝis por reproduktiĝi.

Neĝanseroj ofte nestumas en kolonioj. La reprodukta sezono kutime komencas fine de majo aŭ dum la unuaj tagoj de junio, depende el neĝokondiĉoj. La ino selektas nestolokon kaj konstruas la neston en areo de alta tero. La nesto estas neprofunda depresio kovrata el planta materialo kaj povas esti reuzata el jaro al jaro. Post kiam la ino demetas la unuajn el 3 al 5 ovojn, ŝi kovras la neston el lanugo. La ino kovas dum 22 al 25 tagoj, kaj la frumaturaj junuloj lasas la neston kelkajn horojn post eloviĝo.

La junuloj manĝas per si mem, sed estas protektataj de ambaŭ gepatroj. Post 42 al 50 tagoj ili povas flugi, sed ili restas kun sia familio ĝis kiem ili estas 2 al 3 jaraĝaj.

Kie la Neĝanseroj kaj la Rosanseroj reproduktiĝas kune, kiel ĉe La Pérouse, ili foje hibridiĝas, kaj la hibridoj estas fekundaj. Oni observis rarajn hibridojn kun la Blankfrunta ansero, la Kanada ansero, aŭ kun la Eta kanada ansero.[3]

Populacio redakti

La reprodukta populacio de la Malgranda neĝansero superas 5 milionoj da birdoj, nome estas pliiĝo de pli da 300 % ekde mezo de la 1970-aj jaroj. La populacio estas pliiĝanta je indico de pli da 5 % jare. Nereproduktaj anseroj (junuloj aŭ plenkreskuloj kiuj malsukcesis reproduktiĝi) ne estas inkludataj en tiu ĉirkaŭkalkulo, kaj tiele la nombro de anseroj estas eĉ pli alta. La indicoj de populacio de Malgranda neĝansero estas la plej altaj ekde kiam oni ekregistris tiun populacion, kaj pruvoj sugestas ke grandaj reproduktaj populacioj estas etendiĝantaj al antaŭe neuzitaj areoj de la marbordo de la Golfo Hudson.

Migrado redakti

 
Neĝanseroj en maizejo de la insulo Fir ĉe la delto de la rivero Skagit.

Neĝanseroj reproduktiĝas el fina majo al meza aŭgusto, sed ili lasas siajn nestareojn kaj pasas pli ol jarduono en sia migrado al kaj el pli varmaj vintrejaj areoj. Dum printempa migrado, grandaj aroj de neĝanseroj flugas tre alte tra mallarĝaj flugopasejoj, pli da 3000 mejlojn el la tradiciaj vintrareoj al la tundro.

La Malgranda neĝansero veturflugas tra la Centra Flugovojo, tra iome de la plej riĉaj farmejoj de Usono. Tradicie la anseroj vintris en marbordaj marĉareoj kie ili kutime uzis siajn mallongajn sed tre fortajn bekojn por elfosi la radikojn de marĉa herbo kiel manĝo. La unua transiro estis al rizkampoj, kie la anseroj povis paŝti herbon kaj manĝi la abandonitan grenon. Post unu jardeko tiuj anseroj alkutimiĝis al kampomanĝado kaj diversiĝis al tritiko, maizo, sorgo kaj praktike ĉiu ajn alia kampograno kiun ili trafis. Tiuj anseroj ankaŭ ekpaŝtadis en fal-semaj grenokampoj, ĉefe de vintra tritiko. Neĝanseroj nune manĝas en grenokampoj tiom frue kiom ili atingas la preriojn septembre, kaj pluuzas agrikulturajn kampojn ĝis kiam ili eliras al la prerioj en aprilo kaj majo survoje al arktaj reproduktaj areoj.

Multaj biologoj pensas, ke tiu ŝanĝo en vintra manĝo kondukis al superabundo de anseroj. Vintro povas estis la jarepoko kiu markas la supran limon al anseraj populacioj. Nune la abundo de forlasita agrikultura greno havigis la Neĝanserojn per bonega manĝo kaj plibonigis la survivadon de vintraj anseroj. La naciaj naturrezervejoj protektas habitaton kaj ankaŭ helpas plibonigi la survivadon. Tiele pli da anseroj estas revenante al la Arkto por reproduktiĝi ĉiun printempon. Tiuj revenintaj anseroj estas en multe pli bonaj fizikaj kondiĉoj ol kiam anseroj ne estis uzantaj agrikulturan granon sed manĝis en marĉoj.

Ekologio redakti

 
Vintrumantaj Neĝanseroj en la insulo Fir, Vaŝingtonio

For de la reprodukta sezono, ili kutime manĝas en aroj. Vintre, la neĝanseroj manĝas abandonitan granon en kampoj. Ili migras en grandaj aroj, ofte vizitante tradiciajn haltejajn habitatojn en spektaklaj nombroj. Neĝanseroj ofte veturas kaj manĝas kun la Blankfrunta ansero; kaj kontraste ambaŭ tendencas eviti veturi kaj manĝi kun la Kanada ansero, kiu estas ofte pli fortika birdo.

La populacio de Granda neĝansero estis malpliiĝanta komence de la 20a jarcento, sed rekuperiĝis al elteneblaj niveloj. Neĝanseroj en Nordameriko pliiĝis ĝis punkto ke kaj la tundro de la reproduktaj areoj de la Arkto kaj la salmarĉaj vintrejoj estas iĝante akre degradataj, kaj tio efikas super specioj kiuj uzas saman habitaton.

Ĉefaj nestopredantoj estas la Arkta vulpo kaj la rabmevoj.[5] Ĉefa minaco okazas dum la unua paro de semajnoj post la ovodemetado kaj poste post eloviĝo. La ovoj kaj idoj estas vundeblaj al tiuj predantoj, sed plenkreskuloj estas ĝenerale sekuraj. Ili estis vidataj nestumante ĉe la nestoj de Neĝostrigo, kio estas verŝajne solvo al predado. Ties nestosukceso estis multe pli malalta kiam la Neĝostrigoj forestas, kio kondukas fakulojn pensi, ke la strigoj, ĉar ili estas predantoj, estas kapablaj forpeli konkurencajn predantojn for el la nestoj. Simila asocio kiel tiu kun strigoj estis notata inter anseroj kaj la Vilkrura buteo.[5] Aliaj predantoj ĉe nesto estas lupoj, kojotoj kaj ĉiuj el la tri nordamerikaj ursospecioj.[6][7] Kelkaj predantoj regule predas Neĝanserojn for de la reprodukta sezono, kaj Blankkapaj maragloj (same kiel eble Reĝaj agloj) pretas ataki vintrantajn anserojn.[7]

Referencoj redakti

  1. Chen caerulescens, ITIS report
  2. Anser caerulescens, Animal Diversity
  3. 3,0 3,1 3,2 Mowbray et al. (2000)
  4. Herrera et al. (2006)
  5. 5,0 5,1 http://elibrary.unm.edu/sora/Wilson/v109n03/p0449-p0461.pdf[rompita ligilo] Wilson Bulletin, volumeno 109, 3, paĝoj 449–461.
  6. Amber Coakley Duck Duck Goose – Snow Goose Arkivigite je 2012-03-14 per la retarkivo Wayback Machine. Birders Lounge. March 3, 2009.
  7. 7,0 7,1 jstor=4132542, Temperature and Predation Effects on Abundance and Distribution of Lesser Snow Geese in the Sagavanirktok River Delta, Alaska, doi=10.1675/1524-4695(2005)028[0292:TAPEOA]2.0.CO;2, issn=1524-4695, 2005, volumeno 28, paĝoj 292, Johnson, Stephen, R., Noel, Lynn E., Waterbirds, 3.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti