Vilkrura buteo

La Vilkrura buteo (Buteo lagopus), estas mezgranda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiuj enhavas ankaŭ cirkuojn, aglojn, akcipitrojn, milvojn kaj aliajn tagajn rabobirdojn. Ili estas de 50 ĝis 60 centimetrojn longaj kun enverguro de 130 ĝis 150 cm. Ili reproduktiĝas en plej nordaj Eŭropo (nordaj Skandinavio kaj Rusio), Azio (norda Siberio) kaj Nordameriko (Kanado kaj Alasko). Ili migras suden vintre.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vilkrura buteo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Buteo lagopus
(Pontoppidan, 1763)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo; verde = reproduktaj teritorioj; blue = Vintrejoj
Natura arealo; verde = reproduktaj teritorioj; blue = Vintrejoj
Natura arealo; verde = reproduktaj teritorioj; blue = Vintrejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
La vosto estas blanka kun malhela fina bendo.
 
Dumfluge klare videblas la helaj subflugiloj kun malhelaj mantaŭa makulo kaj flugilpintoj, krom la tre malhela ventrareo

Temas pri rabobirdo kun larĝaj flugiloj, tipa de la genro Buteo. Kompare kun komunaj buteoj, ili estas pli flugillongaj kaj pli aglotipaj laŭaspekte. Ili havas plumkovritajn krurojn (de tie la scienca nomo lagopus, signife "leporpieda") kiel adaptiĝo al arkta medio. Lagopus devenas el antikva greka lago (λαγως), signife"leporo", kaj pous (πους), signife "piedo".[1] Ili havas etajn piedojn kompare kun sia korpogrando.

Ili povas montri variecon de plumaro, sed ĝenerale ili estas tipe brunaj dorse kaj pli helaj bruste (kun etaj malhelaj makuloj) kaj tre malhelaj ventre kun helaj makuloj. Flugiloj estas sube makulitaj en radikoj, nigre centra parto kaj blankaj plejparte kun nigraj flugilpintoj; supre ili estas malhelbrunaj. La kapo estas hela kaj same la vosto kun malhela larĝa bordo pale. Kelkaj kanadaj birdoj estas tute malhelaj, ĉirkaŭ 40 % el la orienta loĝantaro.

La virbirdoj pezas de 600 ĝis 1120 g. La inoj de 900 ĝis 1 660 g. Plenkreskulo havas averaĝan pezon de 1 026 g, enverguron de 134 cm, kaj averaĝan totalan longon de 53 cm. La ino estas tipe pli granda ol la masklo. Tiu specio havas 8 diferencajn morfojn, kiuj varias laŭ sekso, aĝo kaj loko. Ambaŭ seksoj montras kaj helajn kaj malhelajn morfojn, kaj la koloraro varias inter junuloj kaj plenkreskuloj.

Ĝi estas la ununura buteo de sia grando kiu regule ŝvebas super unu punkto, per rapida flugilfrapado.

Subspecioj redakti

  • B. l. lagopus kiu loĝas en norda Eŭrazio kaj vintras en centra Eŭrazio.
  • B. l. menzbieri kiu loĝas en nordorienta Azio kaj vintras en orienta Azio.
  • B. l. kamtschatkensis kiu loĝas en duoninsulo Kamĉatko kaj vintras en orienta Azio.
  • B. l. sanctijohannis kiu loĝas en norda Nordameriko kaj vintras centre de Nordameriko.

Kutimoj redakti

Ili ĉasas en malferma kamparo predante multajn etajn mamulojn -ĝis grando de kunikloj-, foje birdojn -ĝis grando de anseroj- kaj eĉ kadavraĵojn.

Tiu specio, kune kun la Fiŝaglo, Pandion haliaetus, estas unu el la malmultaj grandaj rabobirdoj kiuj ŝvebas kutime.

Reproduktado redakti

 
Nesto
 
Buteo lagopus - MHNT
 
Vilkrura buteo
Buteo lagopus sanctijohannis

Tiuj holarktisaj rabobirdoj reproduktiĝas en klifoj, montetoj -eĉ surgrunde- aŭ en arboj, en nestoj el bastonetoj kaj herbo ene, kie la ino demetas ĉirkaŭ kvar ovojn, sed pliajn -ĝis 7- dum la jaroj fruktodonaj en lemingo. Kovado estas farita plejparte de la patrino dum unu monato.

Notoj redakti

  1. Alopex lagopus p. 5, "Remarks." Smith College, Northampton, Massachusetts. Konsultita en 2011-06-04.

Bibliografio redakti

  • Marc J. Bechard, Theodore R. Swem: Rough-legged Hawk (Buteo lagopus). In: The Birds of North America. Hrsg.v. Alan F. Poole, Peter Stettenheim und Frank B. Gill. The Birds of North America Inc. Philadelphia PA. American Ornithologists' Union, Washington 2002, No. 641. ISSN 1061-5466.
  • James Ferguson-Lees, David. A. Christie: Raptors of the World. Helm Verlag, London 2001, S.704–710. ISBN 0-7136-8026-1
  • Urs N. Glutz von Blotzheim (Hrsg.): Handbuch der Vögel Mitteleuropas. Bd 4. Falconiformes. Bearb. u. a. von Kurt M. Bauer und Urs N. Glutz von Blotzheim. Aula, Wiesbaden 1989 (2.Aufl.), S.535–557. ISBN 3-89104-460-7
  • Hans-Günther Bauer, Peter Berthold: Die Brutvögel Mitteleuropas. Bestand und Gefährdung. Aula, Wiesbaden 1997, S.504. ISBN 3-89104-613-8
  • Theodor Mebs: Greifvögel Europas. Biologie, Bestandsverhältnisse, Bestandsgefährdung. Kosmos Naturführer. Franckh, Stuttgart 1989, S.87ff. ISBN 3-440-05990-1
  • Benny Génsbol, Walther Thiede: Greifvögel – Alle europäischen Arten, Bestimmungsmerkmale, Flugbilder, Biologie, Verbreitung, Gefährdung, Bestandsentwicklung. BLV, München 1997. ISBN 3-405-14386-1
  • Viktor Wember: Die Namen der Vögel Europas. Bedeutung der deutschen und der wissenschaftlichen Namen. Aula, Wiebelsheim 2005. ISBN 3-89104-678-2
  • Franz Müller, D.G. Müller (Hrsg.): Wildbiologische Informationen für den Jäger. Bd 2. Federwild. Kessel, Remagen 2006. ISBN 3-935638-60-4 (Zusammenfassung der früheren Veröffentlichungen aus "Jagd+Hege")
  • Theodor Mebs, Daniel Schmidt: Die Greifvögel Europas, Nordafrikas und Vorderasiens - Biologie, Kennzeichen, Bestände. Kosmos, Stuttgart 2006. ISBN 3-440-09585-1