Ĉiamfrosta grundo

grundo daŭre frostigita (praktike dum almenaŭ du jaroj)

Ĉiamfrosta grundo - ankaŭ laŭ anglalingva paŭsaĵo permafrostopermafrosta grundo - estas tero, en kiu temperaturo de tavoloj de la tero de certa profundo dum multaj jaroj (kaj vintre kaj somere) estas malpli ol 0 . Ĉar tero plejofte enhavas akvon multjare frostiĝinta tero kutime enhavas glacion, kaj do estas ekde certa profundo frostiĝinta.

Kio estas ĉiamfrosta grundo? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Mapo montranta la areojn de ĉaimfrosta grundo kaj ĝiaj diversaj tipoj en la norda hemisfero

Grandaj ĉiamfrostareoj troviĝas sur la tero en regionoj kun arkta kaj antarkta influo. La senarbaj tundroj de nia tero ofte estas ĉiamfrostregionoj. Laŭ geografia vidpunkto temas pri grandaj partoj de norda Kanado, Alasko, Gronlando kaj orienta Siberio. Suden kelkaj ĉiamfrostregionoj atingas Mongolion. Ĉiamfrosto diversprofunde enpenetras la grundon: En norda Ruslando la ĉiamfrosto atingas grundprofundon de 1.450 metroj, en Skandinavio nur de 20 metroj.

Ĉiamfrostareoj - do insuloj kun daŭre frostiĝinta grundo - ekzistas ankaŭ en la altmontaraj regionoj, kiel ekzemple en la Alpoj. Ili ekestis dum la Glaciepoko, kiam la grundo frostiĝis kelkloke ĝis 1000 metroj da profundeco.

Ĉiamfrostaj grundoj en somero povas supraĵe degeli; la Degela grundo ofte atingas profundon de pluraj metroj, dum la grundo sub ĝi restas frostiĝinta.

Ĉiamfrosta grundo kun glacikojno

Procezo redakti

 
Multjare frostiĝinta tero povas iĝi simila al multaj pluranguloj post multaj jaroj de degelo kaj frostiĝo de la supra tavolo.

La plej supraj tavoloj de tero (kutime malpli ol 2 metroj) somere degelas. La tro profundaj tavoloj havas pli grandan temperaturon pro varmo de la tera nukleo. Profundo de multjare frostiĝinta tero estadas de kelkaj metroj ĝis pli ol kilometro. La maksimuma mezurita profundo estis 1370 metroj en februaro de 1982 ĉe supra parto de rivero Viluj (Вилюй) en Jakutio en Rusio.

Multjare frostiĝinta tero okupas proksimume 25%-n da la tuta tero. La sola kontinento kie ĝi forestas estas Aŭstralio.

En Rusio multjare frostiĝinta tero okupas proksimume 65%-n da tero de la lando.

Naturo redakti

Naturo sur multjare frostiĝinta tero estas sufiĉe malriĉa. Altaj plantoj forestas ĉar ne eblas havi profundajn radikojn. Ofte tie estas kladonio, likenoj. Nur mallonga somero estas periodo de vivo de plantoj se la tero degelas somere. Se eĉ somere tero ne degelas (kiel en plejparto de Antarktido) plantoj tute forestas.

Konstruado redakti

Multjare frostiĝinta tero sufiĉe plimalfaciligas konstruadon. Se fari konstruaĵon sur kutima fundamento do varmo de la konstruaĵo dum longa tempo degeligos la teron kaj la konstruaĵo grande precipitiĝos. Unu el variantoj kion fari estas fari konstruaĵon sur fostoj tiel ke vento povas blovi sub la konstruaĵo kaj plimalvarmigi la teron.

Ankaŭ tie ne eblas fari akvajn tubojn (duktojn) sub la tereno.

Agrokulturo redakti

Kreskigi kulturajn plantojn sur multjare frostiĝinta tero preskaŭ ne eblas. En ĉi tiaj regionoj agrokulturo kutime konsistas nur el bredado de iuj hejmaj bestoj, ekzemple boacoj (rangiferoj).

En aliaj planedoj redakti

Oni supozas, ke sur Marso la iam abunde ekzistanta akvo hodiaŭ almenaŭ parte kiel glacio situas en la grundo. Se tio ĝustas, ankaŭ tie estus frostiĝintaj grundoj.

Esperantlingva nomo redakti

La esperantlingva nomo de la fenomeno ne estas stabila, kaj oni foje paŭsas la anglan esprimon Permafrost. Vidu diskuton pri tio en la blogo de John Wells.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti