Palso estas malalta ovala teraltaĵo en regionoj kun ĉiamfrosta grundo, kiuj kreiĝas en marĉoj per engrunda kerno el frostigita glaciriĉa torfo kaj glacilentoj. Polso konsistas, simile kiel pingo, el frostogita kerno kaj sur ĝi (altiĝanta) grundaĵo, ĉe palso plej ofte marcgrundo.

Ekiĝo redakti

Palso bezonas por krei kernon grandan kvanton da akvo. Tial ĝi nur povas kreiĝi en marĉaj grundoj, kiuj povas stoki ege grandan kavanton da akvo en iliaj poroj. Ĉe la lokoj en marĉo, kie la froste rapide antaŭiĝas la glaciakulumado pli rapide progresas ol ĉe la ĉirkaŭanta marĉo. Kreiĝas glacilentoj, kiuj kreskas je kosto de la akvo. Pro la volumena dilato de la glacio tiu elpremas la akvon el la grundoporoj, kiu denove povas alfrosti al la glacilentoj kiuj refoje kaŭzas dilaton. Estiĝis memplifortiga meĥanismo. La pli kaj pli granda volumena dilato de la frostigita glacio puŝas la supran marĉtavolon alten. Palso kreiĝis.

Palsoj estiĝas precipe en marĉoj kaj tial ili donas la nomon al certa marĉotipo (vidu pluvmarĉo.

Trovejoj redakti

 
restaĵoj de glaciepoka palso en la Altaj Marĉoj, bone estas videbla la ringforma remparo.
 
palsomarĉo en Suomujo.

Palsoj estas, kiel pingoj, tipaj formoj de de regionoj kun ĉiamfrosta grundo, kaj tial ofte en la norda Ameiko, Siberio, norda Skandinavio, en Grenlando kaj Islando, en Antarkiso kaj Alasko. Ĝia nur maloftas sur Spicbergo.

Restaĵoj de glaciepokaj palsoj troviĝas ankaŭ en altmarĉoj de meza Eŭropo, ekzemple en la Altaj marĉoj de orienta Belgio.

Diferencoj kaj komunaĵoj inter pingoj kaj palsoj redakti

Palsoj tre similas en morfogio kaj estiĝo al pingoj, sed signife pli malgrandaj ol pingoj. Palsoj estas inter 0,5 kaj 2 m larĝaj kaj inter 5 kaj 25 m longaj. Krome palsoj aperas en grupoj kaj pingoj ankaŭ unuope.

Kaj palsoj kaj pingoj estiĝas per frostiĝado de akvo ĉe glacikerno. Ĉe palsoj ne nepre estas neceso hidrostata superpremo, ĉar la marĉoj estas sufiĉe humidaj. Ĉe la estiĝo de pingoj necesas ĉiukaze volumena dilato.