Pingo (inuktitute por monteto, graveda virino) estas izolite situantaj, ofte rondaj terebenaĵoj (montetoj, holmoj) en areo de la ĉiamfrosto. La geologia fakesprimo estas hidrolakolito.

Pingoj en proksimo de Tuktoyaktuk, Nordokcidentaj Teritorioj, Kanado

Priskribo redakti

La pingo konsistas el interna glacikerno, kiu daŭre dikiĝas, grandiĝas helpe de la enfiltranta akvo. La kreksanta glacikerno altigas la kovrantan teron. La glacikerno havas vertikalan kreskon de 0,2m po jaro, sed tio dependas de la lokaj klimataj kondiĉoj. La pingoj somere povas parte degeli kaj tiel formiĝas interpingaj lagetoj, kanaletoj. Iamaj, kunfalantaj pingoj montras iaman pli malvarman klimatan periodon.

Pingoj videblas en ĉiamfrostaj regionoj de norda Ameriko, norda Siberio, norda Uralo, sur Grenlando, en Antarkto, en Alasko kaj en Spicbergoj.